Koltro
La koltro aŭ plug-tranĉilo estas tiu parto de la plugilo, - konsistanta el vertikala tranĉa peco -, kiu distranĉas la terbulojn antaŭ la soko (6 sur la bildo). Ĝia tasko estas helpo de la tirforto per antaŭtranĉado de la grundo, direktado de plugado. Okaze de kompakta, planto-abunda grundo, oni uzas diskoforman, turniĝantan koltron. Tiu lasta estas uzebla pli longtempe, ĉar ĝi dum pli longa tempo foruziĝas, ne rompiĝas tiel facile kiel tradicia koltro.
Ĉar la koltro tute foruziĝas, forfrotiĝas dum la uzado, ĝia restaĵo estas tute senvalora.
Koltro en blazonojRedakti
Blazono de Ukk
Blazono de Egyházasfalu
Blazono de Szőke
Blazono de Koroncó
Blazono de Bérbaltavár