Komedono (el la latina: com: kun, edo: manĝi) estas amasiĝo de korno miksita kun sebumo en la buŝo de la harfoliklo. Ili estas karakterizaj de akno.

La nigra koloro baziĝas sur la melanin-enhava keratino. Komedonoj ofte aperas sur la vizaĝo, en la orelo, sur la kolo aŭ sur la dorso (precipe la ŝultroj) kaj aspektas kiel nigraj aŭ blankaj punktoj. Precipe homoj en pubereco suferas de ĝi.

Komedonoj estas kaŭzitaj de korniĝo-malordo. La korno akumuliĝas en la harfoliklo, kaj estas miksita kun sebumo. Oni distingas malfermajn komedonojn (nigrakapuloj), fermitajn komedonojn (blankkapulojn) kaj mikrokomedonojn (malgrandaj blankaj punktoj). En malfermaj komedonoj, la nigra pinto estas la ŝtopilo de la korno kiu plenigas la dilatitan elirkanalon de la harfoliklo. En fermitaj komedonoj, la drenaddukto estas tre mallarĝa. La bakterioj, kiuj estas nature ĉeestantaj en harfolikloj, povas multiĝi pro la fermo kaj la amasiĝo de sebumo. Tiel formiĝas pustulo. Mikrokomedonoj povas evolui en nigrakapsulon aŭ blankakapsulon.