Malfermi la ĉefan menuon

Komerca Centro Dua

Komerca Centro Dua aŭ en angla Trade Centre 2 (en araba: المركز التجاري الثانية) konata ankaŭ kiel Dubaja Financa Centro estas distrikto en okcidenta Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE), nome en Bur Dubajo.

Komerca Centro Dua
Sheikh Zayed Road on 27 November 2007 Pict 2.jpg
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 25° 13′ N, 55° 17′ O25.22046944444455.285519444444Koordinatoj: 25° 13′ N, 55° 17′ O [+]
Situo de Komerca Centro Dua
Information icon.svg
vdr

Ĝi havas 3 353 loĝantojn.

Ĝi formas parton de la komerca kaj rezideja distrikto de la Strato Ŝejĥo Zajed.

Komerca Centro Dua, meze al supra dekstro.

Komerca Centro Dua estas formata de preskaŭ nur altaj nuboskrapuloj laŭlonge de la Strato Ŝejĥo Zajed. Loka stratosistemo simila al tiuj de aliaj lokoj en Dubajo ne estas. Tamen loka vojo (15a Strato) ligas la areon de Komerca Centro Unua kun tiu de Komerca Centro Dua.

Komerca Centro Dua bordas norde kun Komerca Centro Unua, sude kun Dubaja Investadejo, oriente kun Zabil. Gravaj lokoj en Komerca Centro Unua estas la Dubaja Monda Komerca Centro, la Turo de Emirlandoj, la Roza Turo, la Turo de la 21a jarcento, la Hotelo Angsana, Dusit Dubai kaj la Falkoturo.