Malfermi la ĉefan menuon

Komerca Centro Unua

Komerca Centro Unua aŭ en angla Trade Centre 1 (en araba: االمركز التجاري الأولى) estas distrikto en okcidenta Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE), nome en Bur Dubajo.

Komerca Centro Unua
Sheikh Zayed Road on 2 March 2007.jpg
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 25° 14′ N, 55° 17′ O25.2250555.283119444444Koordinatoj: 25° 14′ N, 55° 17′ O [+]
Situo de Komerca Centro Unua
Information icon.svg
vdr

Ĝi havas 4 358 loĝantojn.

Ĝi formas la nordan duonon de la komerca kaj rezideja distrikto de la Strato Ŝejĥo Zajed.

Komerca Centro Unua, dekstre.

Komerca Centro Unua estas formata de preskaŭ nur altaj nuboskrapuloj laŭlonge de la Strato Ŝejĥo Zajed. Loka stratosistemo simila al tiuj de aliaj lokoj en Dubajo ne estas. Tamen loka vojo (15a Strato) ligas la areon de Komerca Centro Unua kun tiu de Komerca Centro Dua.

Komerca Centro Unua bordas norde kun Alsatŭa, sude kun Komerca Centro Dua, okcidente kun Alŭasl kaj oriente kun Alĝafilija. Gravaj lokoj en Komerca Centro Unua estas The Fairmont Dubai, The Monarch Office Tower, Saeed Tower 2, Four Points apud la hoteloj Sheraton kaj Shangri-La.