Komercista Esperanto-Unio

(Alidirektita el Komercista E-Unio)

KEU, Komercista Esperanto-Unio, fondita en oktobro 1922 sub la nomo Esperanta Komercista Grupo de Walter Ranft, bankoficisto en Dresdeno. Ĝia celo estis enkonduko de Esperanto en komercon kaj industrion per la apliko praktika de Esperanto en la komercado mem. La unua tasko estis, proponi la servojn de KEU al la Esperantistoj, por havi interesatojn por plej diversaj varoj. Post kiam tio estis sukcese farita, oni sin turnis al fabrikoj transdoninta la ofertpetojn kaj mendojn skribitajn en Esperanto. Konvinkite per tiaj praktikaj sugestoj, multaj firmoj ekuzadis Esperanton en la korespondado, aperigis diversajn reklamilojn, mendis anoncon en la ofert-bulteno de KEU "La Komerco", (aperanta 3-4 foje jare inter 1929 kaj 1936). KEU facis propagandon precipe por germanaj varoj. Adreso: Dresden-Radebeul, Friedrich-August-Str. 4.

Gramofondisko produktita de la Unio en la 1920-aj jaroj, kun ario el opero Rigoletto, de Verdi.

Eksteraj ligiloj redakti