Komitato pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj

La Komitato pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj estas konvencia organismo kiu konsistas el sendependaj fakuloj, kiuj kontrolas la plenumon de la Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj de la Ŝtatoj kiuj ratifis ĝin. Ĝi kutime kunvenas en tri sesioj jare, en Ĝenevo aŭ en Novjorko. La Komitato estas unu el la sep korpoj establitaj de traktatoj pri homaj rajtoj antaŭenigitaj de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj.

Komitato pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj
komitatohomrajtprotekta organizaĵo • organization established by the United Nations • treaty-based human rights body
Komenco 1976 vd
Sidejo Nov-Jorko
Agareo

Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj

Retejo Oficiala retejo
vdr
La Palaco de la nacioj, sidejo de Unuiĝintaj Nacioj, en Ĝenevo, kaj unu el la lokoj kie la Komitato kunvenas.

La Komitato pri Homaj Rajtoj ne estu konfuzita kun la Komisiono pri Homaj Rajtoj, agentejo derivita de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, nek kun la Konsilio pri Homaj Rajtoj, kiu anstataŭas ĝin. Dum la Komisiono kaj la Konsilio pri Homaj Rajtoj estas politikaj forumoj, kie ŝtatoj diskutas pri ĉiaj rajtoj rilate al homaj rajtoj, la Komitato estas korpo el spertuloj, kaj ĝia kompetento estas limigita de la Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj.