Komplekso de Kogurjo-tomboj

La Komplekso de Kogurjo-tomboj estas diversaj tomboj el la Kogurjo-dinastio, kiuj situas en urboj Pjongjango kaj Namp'o en Nord-Koreio. La 63 soltomboj venas el la malfrua reĝlando Kogurjo, unu el la t.n. Tri imperioj de Koreio. Ili iĝis en julio de 2004 la unua UNESCO-monda kultura heredaĵo de la lando.

murpentraĵoj

La Kogurjo-imperio estis unu el la plej gravaj monarkioj en nordorienta Ĉinio kaj Korea duoninsulo inter la 5-a kaj 7-a jarcento post naskiĝo de Kristo. Ĝi estis fondita en 32 a.K. sur la hodiaŭa teritorio de Nord-Koreio, nordorienta Ĉinio (Manĝurio). En 427 p.K., Pjongjango iĝis ĉefurbo de la ŝtato.

Multaj tomboj, kiel la „Tombo Anak n-ro 3“ estas ornamitaj per murpentraĵoj. Ili estas la preskaŭ solaj reliktoj de la Kogurjo-kulturo. Entute ekzistas 10.000 kogurjo-tomboj, sed nur 90 de la ĝis nun elfositaj tomboj havas murpentraĵojn. Tiuj estas part de la monda kulturheredaĵo de UNESCO. Oni supozas, ke la tombeja komplekso estis ankaŭ entombigejo de reĝoj, reĝinoj kaj aliaj membroj de la reĝa familio.

La malkovritaj murpentraĵoj ebligas ununuran rigardon je la ĉiutaga vivo en la Kogurjo-tempo. Krom tio, ili montras la motivojn de la korea mitologio de la tiama tempo. Ĝis 2005, oni trovis 70 murpentraĵojn, granparte en rivervalo de Taedonggang, proksime al Pjöngjang, same ĉe Anak en provinco Hwanghae-namdo kaj en ĉinia Ji'an (provinco Jilin).