Komputila sperteco

Komputila spertecokomputila alfabetismo estas komplekso de scioj, kapabloj kaj lertecoj bezonaj por manipulado kaj utiligado de komputiloj en praktika vivo. Komputile sperta persono scias labori per persona komputilo kun kutima programaro inkluzive de periferiaj ekipaĵoj kaj uzi interreton.

Kapabloj de kumputile sperta homo redakti

Komputila alfabetismo ĝenerale signifas kapablon uzi komputilon. Komputile sperta individuo scias uzi teknologiojn por sia profesia kaj persona vivo tiameniere, ke li ne sentas sin komputile handikapita, li ne troviĝas malantaŭ la cifereca digo kaj lia persona kaj profesia evoluo per komputilo dependas de lia persona decido.

Ĉiujn ĉi agadojn li aŭ ŝi scias uzi minimume sur la elementa nivelo, nome:

  • koni, kompreni kaj scii klarigi bazajn nociojn pri informadiko
  • uzi personan komputilon kaj manipuli per datumaroj (ŝalti / malŝalti komputilon, uzi ikonojn sur la ekrano, trovi bezonatan programon kaj funkciigi ĝin, forviŝi ne plu bezonatajn datumojn, krei kopiojn, printi postulatajn tekstojn ktp.)
  • labori per tekstotraktilo
  • krei tabelojn, datumbazojn, grafikaĵojn
  • krei per komputiloj prezentaĵojn
  • akiri informojn kaj komuniki per komputilo (ret-poŝte, krei retejojn)

Komputila sperteco kompare kun informadika sperteco redakti

Informadika sperteco inkludas ne nur komputilan spertecon, sed ankaŭ literaturan, dokumentaran, matematikan kaj ankaŭ kapablon komuniki per fremda lingvo.

Fontoj redakti

  • Yves Nevelsteen: Komputeko (2008, p. 26): computer literacy = sperteco pri komputiloj
  • Ĉeĥa Vikipedio (ĉefe)