Komunumo Mažeikiai
komunumo en Litovio
Mažeikiai | |
Bazaj datumoj | |
---|---|
ŝtato: | Litovio |
distrikto: | Telšiai (ĝis julio 2010) |
administra centro: | Mažeikiai |
Nombro de loĝantoj: | 51 830 (en 2023) |
nombro de loĝantoj: | 32 477 (urbo, stato 2020) |
areo (komunumo): | ĉ. 1220 km² |
internacia telefona prefikso: | (+370) 443 |
koordinatoj: | 56° 18' norde, 22° 20' oriente |
Mažeikiai estas subdistrikta komunumo en la nordokcidento de Litovio - ĝia administra centro estas la samnoma urbo Mažeikiai. Komunumo kaj urbo ekde 1995 ĝis 2010 apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Telšiai. La komunumo troviĝas 46 kilometrojn norde de la distrikta ĉefurbo Telšiai. En 2023 en la komunumo vivis 51 830 loĝantoj, el ili en la urbo mem proksimume du trionoj.
Krom Mažeikiai ankoraŭ du pliaj loĝlokoj en la komunumo, Seda (1300 loĝantoj) kaj Viekšniai (2300), historie havas urban statuson.
Eksteraj ligiloj
redakti- paĝoj de la komunumo (litovaj) Arkivigite je 2006-06-27 per la retarkivo Wayback Machine