Koncilio de Jamnia

Jamnia estis urbo en Israelo apud la Mediteranea Maro kie, post la detruo de tiu urbo (70 p.K.), Rabbi Yohanan ben Zakkai kreis skolon de judismo kiu fariĝos laŭ postaj jarcentoj loko kaj simbolo de la hebrea kulturo. La urbo antaŭe estis nomata ankaŭ Jabneel kaj estas menciata en 1Mak 4,15; 5, 58; dum la greka kaj romia periodoj ĝi estis loĝata de miksta popolo, eble grandparte grekorigina [1][rompita ligilo].

Koncilio de Jamnia redakti

La urbo havas precipe historian gravecon. En ĝi en la jaroj 82-90 p.K. koncilie renkontiĝis la hebrea eminentaro kaj decidis gravajn aferojn ege influajn por judismo kaj kristanoj. Oni definitive perfektigis kanonan liston de la hebreaj bibliaj libroj ekskludante la Septuaginton, kaj sentencis la definitivan elpelon por hebreaj kristanoj el la sinagogo, nome el la juda religia komunumo.

Rilate al biblia kanono, kristanoj daŭrigis akcepti kiel inspiritaj la librojn uzitajn kaj cititajn en la libroj de la Nova Testamento. La Katolika Eklezio (kaj, kvankam diversmaniere, ankaŭ aliaj kristanaj eklezioj) kultas pli vastan liston de tiaj libroj. La elpelo el la sinagogo certe akrigis la rilatojn inter la du grandparte similaj komunumoj.