Konferenco de NRO-oj
La Konferenco de NRO-oj (angle Conference of Non-Governmental Organizations in Consultative Relationship with the United Nations, laŭvorte signifante: Konferenco de Ne-Registaraj Organizoj en Konsulta Rilato kun la Unuiĝintaj Nacioj, mallongigite CoNGO) estas sendependa, internacia, neprofitema, membreca asocio de ne-registaraj organizoj (NRO-oj). Ĝi ebligas la partoprenadon de NRO-oj en debatoj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la faradon de decidoj.[1]
Konferenco de NRO-oj | ||
---|---|---|
organizaĵo | ||
Dum | – | |
La du klasoj da membreco estas Plena, por tiuj NRO-oj kun konsultiĝa statuso kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj, kaj Asocia por tiuj NRO-oj en asocio kun programo aŭ agentejo de la UN, kun pli ol 500 anoj.
Fondita en 1948, KONGO havas komisionojn bazitaj en Ĝenevo, Novjorko kaj Vieno. Ĝiaj celoj: "certigi ke NRO-oj ĉeestu kiam registaroj diskutas temojn de tutmonda koncerno ĉe la Unuiĝintaj Nacioj kaj faciligi NRO-diskutojn en tiaj temoj."
FinancadoRedakti
La CONGO-informilo de 2005 registras financadon ĉefe de Svisa Agentejo de Disvolviĝo kaj Kunlaboro, la Kanada Registaro, la Internacia Telekomunika Unio, kaj la membrecaj kotizoj. Entute preskaŭ US$490,000.