Oni konas kiel Konflikto de la Kanalo Beagle la malkonsenton inter Argentino kaj Ĉilio pri la difino de la orienta parto de la Kanalo Beagle, kiu tuŝis la suverenecon de insuloj situantaj ene kaj sude de la kanalo, kaj oriente de la meridiano de la Horna Kabo kaj la apudaj maroj.

Mapo kun la nuna limo.

La unuaj antaŭaĵoj de la konflikto datas el 1888, sep jarojn post la subskribo de la Traktato de 1881, kaj jam en 1901 aperis la unua argentina mapo kie kelkaj el la disputitaj insuloj estis markitaj sub argentina suvereneco. Spite la malgrandon de la insuloj, ties strategia valoro inter ambaŭ oceanoj Atlantiko kaj Pacifiko originis longan konflikton inter ambaŭ najbaraj sudamerikaj ŝtatoj dum granda parto de la 20a jarcento.

La konflikto centriĝis ĉirkaŭ kelkaj insuloj kaj insuletoj pri kiuj en 1971 ambaŭ landoj subskribis komencan interkonsenton por posta traktato nome pri la insuloj Picton, Nueva, Lennox, Gratil, Augustus, Snipe, Becasses, Gable kaj aliaj insuletoj. Tribunalo devis formiĝis de la registaro de Britio, sed ties decido de 1977 donis la rajton navigadi tra la Kanalo Beagle al ambaŭ landoj kaj la plej parton de la insuloj kaj de la oceanaj rajtoj generitaj de tiuj al Ĉilio, kio estis malakceptita de Argentino, kiu siaflanke enmetis en la disputon ankaŭ aliajn insulojn kiaj Wollaston kaj Hermite kaj la orientan parton de la insulo Horno,[1][2] kio kondukis ambaŭ landojn proksime de milito.

La konflikto akriĝis kiam la 22a de decembro de 1978 la Argentina Armeo pretiĝis okupi la disputitajn insulojn, sed la interveno de la papo Johano Paŭlo la 2-a evitis la militon kaj kondukis al peradon kiu siavice kondukis al subskribo de la Pactraktato inter Argentino kaj Ĉilio de la 29a de novembro de 1984, kiu solvis la konflikton post pli ol du trionoj de jarcento de disputo. Post popola konsulto, la argentina regisatro ratifis la traktaton, same kiel la ĉilia. Ambaŭ landoj havis tiam diktatorecajn reĝimojn.

Per tiu traktato oni rekonis landlimon kiu donas la insulojn de la norda duono de la kanalo al Argentino, kaj la insulojn de la suda duono al Ĉilio, krom ĉiujn insulojn kiuj estas sude kaj sudoriente de la Horna Kabo. Argentino ricevis plej parton de la teritorio mara en direkto al Atlantiko.

Notoj redakti

  1. Recuerdos de un diplomático Vol 4. Paĝo 55. Eldonisto: Andres Bello. ISBN 956-13-0793-6, 9789561307933
  2. Historia de Las Fronteras de Chile. Paĝo 326. Eldonisto: Editorial Jurídica de Chile