Konstanta Komitato de l' Kongresoj

(Alidirektita el Konstanta Kongresa Komitato)

Konstanta Komitato de l' Kongresoj (KKK) estis fondita en 1906 dum la dua Universala Kongreso de Esperanto laŭ propono de Gaston Moch. Ĝi havis la taskon interkonsenti kun la Loka Komitato pri organizo de la kongresoj, prizorgi la starigon de tagordo kaj aranĝi ĉiujn nelingvajn kunvenojn de la kongresoj. Ĝi konsistis el po du anoj de la du lastaj kaj de la okazonta kongresoj. Kiel sidejo de la KKK estis elektita la Centra Oficejo en Parizo.

En 1922 la KKK fariĝis unu el la organizeroj de la Helsinki-sistemo, kaj en 1933 ĝiaj taskoj transiris al Universala Esperanto-Asocio.