Konstitucia juĝejo

tribunalo kiu ĉefe juĝas konstituciajn kazojn
(Alidirektita el Konstitucia tribunalo)

La Konstitucia juĝejo, Konstitucia tribunaloKonstitucia kortumo estas aparta kaj sendependa kortumo, kiu okupiĝas pri leĝoj laŭ vidpunkto de la konstitucio de la lando. Ili funkcias en difinitaj landoj, foje ili havas aliajn nomojn, eĉ malsamaj taskojn. Foje la supera kortumo de la lando funkcias ankaŭ kiel konstitucia juĝejo.

La konstruaĵo de la Konstitucia juĝejo de Germanio

Historio redakti

Konstitucia juĝejo estis postulita en 1610 en Anglio, kiam estis dubinda: ĉu la parlamento agas laŭleĝe. La Usona Supera Kortumo deklaris en 1803, ke ĝi havis la rajton deklari ĝustecon pri federalaj leĝoj. En Germanio estis aparta loko (Paulskirchenverfassung) pri konstituciaj plendoj. La unua fakta konstitucia juĝejo ekfunkciis en 1920 en Aŭstrio. En Germanio reala konstitucia juĝejo estis kreita post la Dua Mondmilito kiel Federacia Konstitucia Kortumo. En Hungario ĝi ekfunkciis ĝuste en fino de la socialisma erao.

Oni povas konstatis el la historio de la 20-a jarcento, ke en Germanio Adolf Hitler ricevis potencon laŭ tutlanda baloto, tamen poste la nazioj paŝo post paŝo ŝanĝis la leĝojn, tial ili formis diktaturon. Tial nepre necesas alta tribunalo, kiu ne permesas ŝanĝojn de leĝoj por krei diktaturon.

Konstituciaj juĝejoj redakti

Fontoj redakti