Konstitucio de la Itala Respubliko

(Alidirektita el Konstitucio de Italio)

La Konstitucio de la Itala RespublikoItala Konstitucio (itale: Costituzione della Repubblica italianaCostituzione italiana) estas la fundamenta leĝo de Itala Ŝtato, do la supro en la hierarkio de la fontoj de juro. Ĝi estis aprobata de la Konstitucifara Asembleo de la Itala Respubliko en la 22-a de decembro, 1947, proklamata de Provizora Ŝtatestro Henriko de Nicola en la 27-a de decembro, 1947 kaj publikigata de la Oficiala Gazeto de la Itala Respubliko nombro 298, speciala eldono de la 27-a de decembro, 1947. Ĝi ekvalidis en la 1-a de januaro, 1948.

Konstitucio de la Itala Respubliko
articles of association • konstitucio
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 27-a de decembro 1947
vdr
Unua paĝo prenita de unu de tri kopioj originalaj de la Konstitucio de Itala Respubliko nun konservata en la Historia Arkivo de la Prezidanteco de la Respubliko.

Kompono kaj strukturo

redakti
 
Subskribo de la Konstitucio de la Itala Respubliko la 27an de decembro 1947.

La Konstitucio estas formita de 139 artikoloj kaj parencaj alineoj dividitaj en kvar sekcioj:

  • Fundamentaj principoj (artikoloj 1-12);
  • Parto unua - Rajtoj kaj devoj de la civitanoj (artikoloj 13-54);
  • Parto dua - Ordaranĝo de la Respubliko (artikoloj 55-139);
  • Portempaj kaj finaj dispozicioj (artikoloj I-XVIII);