Konstruaĵo Europa
La Konstruaĵo Europa (antaŭe nomita Résidence Palace, "Rezidejo Palaco") estas konstruaĵo en la eŭropa kvartalo de Bruselo. Konstruita dum la epoko inter la du mondmilitoj, ĝi parte listiĝas kiel historia monumento. Post la Dua Mondmilito ĝi fariĝis gazetara centro por diversaj institucioj de la Eŭropa Unio. Momente ĝi restaŭriĝas kaj ampleksiĝas, por laŭ la planoj dum la jaro 2013 akcepti la Konsilion de la Eŭropa Unio.
Konstruaĵo Europa | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrutempo | inter la jaroj 1923 kaj 1927 | ||
Uzado | |||
Proprietulo | Konsilio de la Eŭropa Unio, Eŭropa Konsilio | ||
Adreso | |||
Situo | Wetstraat 155/Rue de la Loi 155, Bruselo, Belgio | ||
Situo | |||
Geografia situo | 50° 50′ 33″ N, 4° 22′ 51″ O (mapo)50.84254.3808333333333Koordinatoj: 50° 50′ 33″ N, 4° 22′ 51″ O (mapo) | ||
| |||
Etaĝa areo | 45.000 m² da oficejoj kaj konferencejoj plus 15.000 m² por infrastruktura areo | ||
La konstruaĵo situas en la centra strato Wetstraat/rue de la Loi de la eŭropa kvartalo. Apud la konstruaĵo troviĝas la domo Justus Lipsius, la nuna adreso de la Konsilio de la Eŭropa Unio, kaj aliflanke de la strato troviĝas la konstruaĵoj Berlaymont kaj Charlemagne ("Karolo la Granda") de la Eŭropa Komisiono.