Kontrolaj kaj filtraj kampadejoj

institucioj de sekreta polico en Sovetunio, kaj koresponde nun en Rusio

Kontrolaj kaj filtraj kampadejojkontrolaj kaj filtraj tendaroj - ruse Проверочно-фильтрационные лагеря, latinliterigite Proveroĉno-fil'tracionnije lagerja - estis institucioj de la sovetia Ministerio pri Interno (NKVD, laŭvorte "popola komisariejo pri internaj aferoj", sovetia sekreta polico, kiu ekzistis inter 1934 kaj 1946), kiu servis por esplori "malamikojn de la ŝtato" dum la Dua Mondmilito kaj en la postmilita periodo dum la repatrujigo de sovetiaj civitanoj kiuj dum la milito, kutime nelibervole, pasigis tempon ekster la ŝtata kontrolo de Sovetunio.[1]

Dum la unua kaj dua Ĉeĉenia milito, la rusaj sekurecaj taĉmentoj funkciigis samnomajn instalaĵojn destinitajn por spuri "separistojn" kaj "teroristojn". Malobservoj de homaj rajtoj en tiuj tendaroj estis plurfoje raportitaj. Ankaŭ post la Invado de Rusio en Ukrainion 2022 estas raportoj pri kontrolaj kaj filtraj tendaroj.[2][3]

En origina senco, filtrado estas fizika-teknika apartiga procezo.

Referencoj redakti

  1. informo de la ŝtata defenda komitato de Sovetunio pri la starigo de filtraj institucioj de la 27-a de decembro 1941 en la eniklopedio Великая Отечественная война 1941–1945 годов, "La Granda Patriota Milito de 1941-1945", volumo 6: Тайная война. Разведка и контрразведка в годы Великой Отечественной войны, "La Sekreta Milito. Inteligenteco kaj kontraŭspionado dum la Granda Patriota Milito", paĝoj 765–766 (arkivigita laŭ la stato de decembro 2014)
  2. artikolo ужасы российской "фильтрации" украинцев, «la hororoj de rusa "filtrado" de ukrainoj», en la brita korporacio BBC la 17-a de junio 2022 (ruse)
  3. artikolo Was bezweckt Russland mit den «Filtrationslagern» in der Ukraine?, "Kion Rusio intencas per la "filtraj tendaroj" en Ukrainio?" en la svisa gazeto NZZ la 11-an de julio 2022 (germane)