Konvencio por Agnosko kaj Plifortigo de Eksterlanda Arbitracio

La Konvencio por Agnosko kaj Plifortigo de Eksterlanda Arbitracio, en angla Convention on the Recognition and Enforcement of Foreign Arbitral Awards, ofte konata kiel Novjorka Konvencio, estis adoptita de la diplomata konferenco de Unuiĝintaj Nacioj la 10an de Junio 1958 kaj ekvalidis el la 7a de Junio 1959. Tiu Konvencio postulas kortumojn de kontraktantaj ŝtatoj por efektivigi privatajn interkonsentojn al arbitracio kaj por agnoski kaj plifortigi tiujn arbitraciojn faritajn en aliaj kontraktantaj ŝtatoj. Amplekse konsiderataj kiel fonda instrumento por la internacia arbitracio, ĝi aplikiĝas al arbitracioj kiuj ne estas konsiderataj enlandaj en la ŝtato en kiu agnosko kaj plifortigo estas dezirata.

La Novjorka Konvencio estas tre sukcesa. Nuntempe multaj landoj adoptis arbitraciajn leĝojn bazitajn sur la Jura Modelo pri Internacia Komercarbitracio fare de la Komisiono de la Unuiĝintaj Nacioj pri Internacia Komercjuro (UNCITRAL). Tio funkcias kun la Novjorka Konvencio tiel ke la provizoj por fari plenumendan arbitracion, aŭ plendi al kortumo por plenumi ĝin, estas same sub la Jura Modelo kaj la Novjorka Konvencio. La Jura Modelo ne anstataŭas la NK, ĝi funkcias per ĝi. Arbitracio farita en lando kiu ne estas subskribanto de la NK povas profiti avantaĝon de la Konvencio por plenumi tiun arbitracion en la 166 Kontraktantaj Ŝtatoj nur se estas ioma duflanka agnosko, ĉu la Arbitracio estas aŭ ne estas sub la provizoj de la Jura Modelo de UNCITRAL.

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti