Internacia arbitracio

Internacia arbitracio estas metodo por solvi disputojn inter partioj el diferencaj ŝtatoj al internaciaj, kutime komercaj, interkonsentoj, per arbitracio. Simile al arbitracio ĝenerale, internacia arbitracio ankaŭ estas la rezulto de kontrakto laŭ kiu la partioj konsentas starigi disputon inter ili pri la decido de arbitraciisto aŭ de kelkaj arbitraciantoj, kun la nomumo de la arbitracia korpo laŭ la reguloj konsentite de la partioj. La arbitracia interkonsento kutime estas vortumita kiel klaŭzo en la ĉefa komerca interkonsento inter la partioj. La interkonsento kutime inkluzivas provizion por estontaj disputoj en formo de kontrakto.[1] La fako de internacia arbitracio disvolviĝis tiel, ke la partoj de la interkonsento, venantaj de malsamaj kulturoj kaj malsamaj juraj sistemoj, povas solvi disputojn inter ili, kutime sen la bezono turni sin al la juraj sistemoj, al kiuj ĉiu partio en sia lando estas subjekto.

La dominanta sistemo de reguloj estas la Arbitraciaj Reguloj de UNCITRAL, same kiel la Konvencio por Agnosko kaj Plifortigo de Eksterlanda Arbitracio de 1958 (nome la "Novjorka Konvencio").[2] Ankaŭ la Internacia Centro por la Aranĝo de Investaj Disputoj (ICSID) funkcias pri arbitracio, sed ĝi estas partikulare centrita en disputoj inter investistoj kaj ŝtatoj kaj atendas relative malmultajn kazojn.

La Novjorka Konvencio estis skizita laŭ la protekto de la Unuiĝintaj Nacioj kaj estis ratifita de pli ol 150 landoj, inklude plej gravajn landojn rilataj al la grava internacia komerco kaj al ekonomiaj transakcioj.[3] La Novjorka Konvencio postulas ke la ŝtatoj kiuj estis ratifintaj ĝin agnosku kaj plifortigu interkonsentojn pri internacia arbitracio kaj eksterlanda arbitracio okazinta en aliaj kontraktantaj ŝtatoj, ligite al kelkaj limigitaj esceptoj.[4] Tiuj provizioj de la Novjorka Konvencio, kun la granda nombro de kontraktantaj ŝtatoj, kreis internacian juran reĝimon kiu klare favoras la plifortigon de la interkonsentoj pri internacia arbitracio kaj fakta eksterlanda arbitracio.[5]

La Internacia Tribunalo de Arbitracio aŭ Internacia Arbitracia Tribunalo (angle International Court of Arbitration, aŭ formale ICC International Court of Arbitration) estas institucio por solvi internaciajn komercajn disputojn. La tribunalo funkcias sub la aŭspicioj de la Internacia Komerca Ĉambro (anglalingva mallongigo ICC), kaj konsistas el pli ol 100 arbitraciantoj el ĉirkaŭ 90 landoj.

Por plia legado redakti

  • globalarbitrationreview.com - Internacia Arbitracia Novaĵa Revizia Ejo.
  • IAA Network Resources - Informoj pri arbitracio.
  • kluwerarbitration.com - Retejo, kiu enhavas leĝaron, regulojn, verdiktojn kaj alian akademian materialon.

Notoj redakti

  1. Gary B. Born, International Commercial Arbitration, 187, 197, 217 (2009); Julian M. Lew, Loukas A. Mistelis & Stefan M. Kröll, Comparative International Commercial Arbitration 1-10 to 1-11, 6-1 to 6-6 (2003)
  2. Convention on the Recognition and Enforcement of Foreign Arbitral Awards of 1958 (the “New York Convention”), 10a de Junio, 1958, http://www.uncitral.org/uncitral/en/uncitral_texts/arbitration/NYConvention.html
  3. Jason Fry, Recognition And Enforcement Of Foreign Arbitral Awards: A Global Commentary On The New York Convention Foreword (Herbert Kronke, Patricia Nacimiento, Dirk Otto & Nicola Christine Port eld., 2010)
  4. New York Convention, arts. II, III & V, June 10, 1958, http://www.uncitral.org/uncitral/en/uncitral_texts/arbitration/NYConvention.html; Fouchard Gaillard Goldman On International Commercial Arbitration ¶¶ 250-252 (Emmanuel Gaillard & John Savage eds., 1999)
  5. Gary B. Born, International Arbitration and Forum Selection Agreements: Drafting and Enforcing 10-11, 123-124 (3rd ed. 2010)

Vidu ankaŭ redakti