Koos du Plessis

Koos du Plessis (naskiĝis la 10-an de majo 1945 - mortis la 14-an de januaro 1984) estis sudafrika poeto kaj kantaŭtoro, ankaŭ konata kiel Koos Doep. Kvankam Du Plessis povis kalkuli je entuziasmaj reagoj de la amaskomunikiloj en Sud-Afiko mem, la ĝenerala publiko ekster Sud-Afriko ne konis lin, ĉefe pro la kultura bojkoto pro la politiko de apartheid.

Koos du Plessis
Persona informo
Naskonomo Jacobus Johannes du Plessis
Naskiĝo 10-an de majo 1945 (1945-05-10)
en Rustenburg
Morto 15-an de januaro 1984 (1984-01-15) (38-jaraĝa)
en Krugersdorp
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per trafikakcidento vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Sud-Afriko vd
Alma mater Universitato de Witwatersrand • Universitato de Pretorio vd
Profesio
Okupo poeto • kantistoverkistokantoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Koos distingas sin kiel renoma kantaŭtoro, kiu akiris famecon precipe per sia furorkanto Children of the Wind (kantita de Laurika Rauch)[1]. Ĝi iĝis la temkanto por la televidserio Phoenix and Co., okupis la germanan kaj francan furorlistojn kaj estis kantata de diversaj artistoj ĉirkaŭ la mondo, inkluzive de Richard Clayderman. Koos laŭdire estas la afrika ekvivalento de Bob Dylan, Leonard CohenJacques Brel.

Li estis gvidanto en la afrikansa muziko kaj lirika movado de la 1970-aj jaroj kaj 80-aj jaroj[2]. La albumoj kiuj estis eldonitaj dum sia vivdaŭro enkondukis novan direkton en la afrikanslingva muziko. Koos estas hodiaŭ konsiderata unu el la plej influaj en la muzikhistorio de la afrikansa lingvo.

Honoroj redakti

La 9-an de aŭgusto 1983 li ricevis atestilon de la Afrikaanse Taal- en Kultuurvereniging (ATKV) kiel agnsoko de lia kontribuo al la akcelado de la afrikansa lingvo kaj kulturo.

Referencoj redakti

  1. (af) Johannes Comestor, 'n Kransie vir Koos du Plessis, litnet.co.za, la 8-an de junio 2010
  2. (af) Koos du Plessis, My Volk - die trekpaard van 'n nasie.

Vidu ankaŭ redakti

Afrikanso

Eksteraj ligiloj redakti

(afrikanso) LitNet: La vivo kaj muziko de Koos du Plessis

(afrikanso) Pri la afrikansa lingvo + kanto de Koos Arkivigite je 2022-05-30 per la retarkivo Wayback Machine