La korbetopolena korbo estas parto de la tibio de la malantaŭa kruro de abelo, ĉeestanta en kvar triboj Apinae aŭ Apenoj (subfamilio de la familio Apedoj): mielabeloj (tribo Apini), burdoj (tribo Bombini), nepikaj abeloj (tribo Meliponini) kaj orkideaj abeloj (tribo Euglossini). Ĉi tiuj kvar triboj estas nomataj korbethavaj abeloj. La polena korbo estas pli speciala organo ol la skopo, kiu servas ankaŭ por transporti polenon kaj troviĝas sur la kruroj aŭ abdomeno de plej multaj specoj de abeloj. La abeloj malsekigas siajn antaŭajn krurojn per sia longa lango kaj brosas la polenon, kiun ĝi kolektis sur sia kapo, korpo kaj unua kaj dua paro de kruroj, transdonante ĝin al la lasta paro de kruroj. Ili unue transdonas ĝin al la kombiloj de la malantaŭaj kruroj, brosas ĝin kaj kunpremas ĝin kaj transdonas ĝin al la ekstera surfaco de la tibio de la malantaŭaj kruroj. Tie (en la regiono de la tibio, kiu ĉe plej multaj aliaj abeloj prezentas la skopan aŭ polenan penikon) la poleno estas deponita en polurita konkaveco, ĉirkaŭita de haroj, la korbeto aŭ polena korbo. Ununura haro funkcias kiel najlo, kiu tenas la polenan ŝarĝon en sia loko. La abelo uzas mielonnektaron por malsekigi la sekigitan polenon kaj tiel plibonigi sian algluadon. La koloro de la kolektita poleno povas esti uzata por identigi ĝian originon. Nur inoj havas korbeton por kolekti polenon.

Nurdo kun poleno en la korbeto.
Apis mellifera kun la korbeto plenplena je poleno.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  • Hodges, Dorothy. (1952) The Pollen Loads of the Honeybee, published by Bee Research Association Limited (en angla)
  • Proctor, M., Yeo, P. & Lack, A. (1996). The Natural History of Pollination. Timber Press, Portland, OR. (en angla)