Skopo

La skopo estas organo de plej multaj abeloj, kiu servas por porti polenon. Nur inoj posedas ĉi tiun organon. Ĝi konsistas el harplena areo sur la malantaŭaj kruroj en plej multaj specioj aŭ sur la abdomeno en la familio de Megakiledoj. Ĝi similas al la korbeto aŭ polena korbo en sia funkcio, sed ĉi-lasta estas pli specialigita kaj estas karakteriza ĉe apedaj (Apidae) abeloj. Al iuj specioj de abeloj mankas skopo kaj portas polenon en la kropo. Parazitaj abeloj ne kolektas polenon kaj tial mankas al ili skopo. Iuj specio de abeloj havas specialigitajn harojn por forpreni polenon, florajn oleojn aŭ aliajn kemiajn komponaĵojn. Ili povas situi sur la kapo aŭ sur la antaŭaj kaj mezaj kruroj, sed ĉi tiuj haroj ne estas konsiderataj skopoj. La termino "skopo" rilatas nur al la strukturo, kiu servas por transporti polenon.

Abeli de Andrenedoj kun skopo plena je poleno.
Ventra skopo de Megachile.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • Hodges, Dorothy. (1952) The Pollen Loads of the Honeybee, published by Bee Research Association Limited (en angla)
  • Proctor, M., Yeo, P. & Lack, A. (1996). The Natural History of Pollination. Timber Press, Portland, OR. (en angla)