Koresponda servo de edukado.net
Koresponda servo de edukado.net estas reta listo de korespondpetoj, al kiu la petantoj mem povas aliĝi. Helpe de rapidaj funkcioj eblas trovi partnerojn laŭ landoj, nomoj, aĝoj, interesoj, lingvoniveloj ktp. La servo aparte traktas grupajn kaj invididuajn petojn. Pri nova korespondpeto avertmesaĝo estas sendata al la interesgrupo. La servo estas parto de edukado.net.
En majo 2007 la paĝo enhavis 28 grupajn kaj 447 individuajn korespondpetojn el 53 landoj.
Eksteraj ligiloj redakti
Aliaj similaj servoj redakti
Vidu ankaŭ redakti
- Koresponda Servo Mondskala (perpoŝta servo)
- Gvidlibro de Internacia Korespondado por Esperantistoj
- Korespondado