Kornokvintoj (ankaŭ: kornopaŝo) estas en muziko aparta maniero de duvoĉa voĉkondukado je uzado de la limigita tonprovizo de naturkorno, sur kiu oni povas ludi nur la tonojn el la naturtonserio. La nomo venas de tio, ke jen venante de malsupre okazas samdirekta progresado el sesto en kvinton resp. venante de supre el trito en kvinton. En tradicia kontrapunkto ĉi tiu kazo validas krom la Mozart-kvintoj kiel escepto de la malpermeso de (kaŝitaj) kvintparaleloj.

Komenco de la sonato Les Adieux de Beethoven. La unuaj tri kunsonaĵoj de la dekstra mano formas tipan kornopaŝon.
Kornkvintoj en la finalo de la 9-a simfonio de Beethoven (Pri tiu ĉi sono Aŭdekzemplo)

La tipa sono, kiu rezultas el ĉi tiu duvoĉeco, vekas je multaj aŭskultantoj memoroj pri kornoj, ĉasadofanfaroj, eĉ se ĝi sonas per ne-latunblovaj instrumentoj, ekzemple en la Caprice No. 9, La chasse (eo: la ĉaso), de Niccolò Paganini sur la violono.

En la renesanca kaj baroka epokoj kornokvintoj estis uzataj kiel stilrimedo en pecoj, kiuj temigis realan aŭ virtualan batalon kaj kiuj do ofte nomiĝis (itale) Bataglia aŭ (hispane) Batalla. Je orgenpecoj tiaspecaj la kornpaŝajn pasaĵojn oni ofte ludas sur registro el la trumpeta familio, se ekzistas, ankaŭ sur hispana trumpeto.