Kornwerderzand
Kornwerderzand estas vilaĝo en la nederlanda komunumo Súdwest-Fryslân (antaŭe Wûnseradiel), en la provinco Frislando. Ĝia nomo en la frisa lingvo estas Koarnwertersân. Je la 1-a de januaro 2020 la vilaĝo havis 55 loĝantojn. Ĝi situas ĉe la komenco (aŭ fino) de la Fermdigo.
Kornwerderzand | |
vilaĝo | |
|
|
Oficiala nomo: Kornwerderzand | |
Ŝtato | Nederlando |
---|---|
Situo | Kornwerderzand |
- koordinatoj | 53° 04′ 22″ N 05° 20′ 12″ O / 53.07278 °N, 5.33667 °O (mapo) |
Loĝantaro | 55 (2020) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | |
Situo enkadre de Nederlando
| |
Vikimedia Komunejo: Kornwerderzand | |
Dum la komenco de la Dua Mondmilito en majo 1940 intensa batalo okazis tie; ĝi estis la ununura nederlanda pozicio kiu ne cedis. La kazematmuzeo en la vilaĝo havas informojn pri Kornwerderzand dum la Dua Mondmilito.