Leĝo de kosinusoj

teoremo de Eŭklida geometrio ke, se la longoj de la tri lateroj de triangulo estas a, b, kaj c, do c²=a²+b²−2ab cos(C), je kiu C estas la angulo kontraŭ c
(Alidirektita el Kosinusa leĝo)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri leĝo de kosinusoj en eŭklida geometrio. Por informoj pri la respektiva teoremo en sfera geometrio, vidu la artikolon leĝo de kosinusoj (sfera). Pri la leĝo de kosinusoj en optiko, vidu la paĝon kosinusa leĝo de Lambert.

En trigonometrio, la leĝo de kosinusoj, nomita ankaŭ kosinusa formulo, kosinusa regulo, kosinusa teoremokosinusa teoremo de Carnot, estas interrilato inter longoj de lateroj kaj kosinuso de unu el anguloj ĉe triangulo sur eŭklida ebeno.

Triangulo

kie c estas longoj de latero kontraŭa al angulo γ,

a kaj b estas longoj de latero inter kiuj estas angulo γ.

Ekvivalente por la aliaj anguloj de la triangulo la leĝo estas:

La leĝo de kosinusoj estas ĝeneraligo de la teoremo de Pitagoro, kiu veras nur por ortaj trianguloj: se la angulo γ estas orto (90° aŭ π/2 radianoj), tiam cos γ=0, kaj tial la leĝo de kosinusoj reduktiĝas al

kio estas la teoremo de Pitagoro.

Aplikoj redakti

 
Aplikoj de la leĝo de kosinusoj: nekonata latero kaj nekonata angulo.

La leĝo de kosinusoj povas esti uzata por komputi la trian lateron de triangulo se du lateroj kaj angulo inter ili estas sciataj:

 

Tiel la teoremo estas uzata en triangulado.

La leĝo de kosinusoj povas esti uzata por komputanti angulojn de triangulo se ĉiuj tri lateroj estas sciataj:

 

La leĝo de kosinusoj povas esti uzata por komputi la trian lateron de triangulo se du lateroj kaj angulo kontraŭa al unu el ili estas sciataj:

 

Ĉi tiuj formuloj produktas grandajn rondigajn erarojn en flosantaj punktaj kalkuloj se la triangulo estas tre akuta, kio estas, se c estas malgranda relative al a kaj bγ estas malgranda.

La tria formulo estas la rezulto de solvado por a de la kvadrata ekvacio

a2 − 2ab cos γ + b2c2 = 0.

Ĉi tiu ekvacio povas havi 0, 1 aŭ 2 pozitivajn solvaĵojn depende de kvanto de eblaj trianguloj donitaj per la datumoj b, c kaj γ. Estas du pozitivaj solvaĵoj se b sin(γ) < c < b, nur unu pozitiva solvaĵo se c > bc = b sin(C), kaj ne estas pozitivaj solvaĵoj se c < b sin(γ). Ĉi tiuj malsamaj okazoj estas ankaŭ eksplikitaj per la latero-latero-angula kongrueca multvaloreco.

Pruvo redakti

Konsideri triangulo kun lateroj de longoj a, b, c, kie estas γ la angulo kontraŭa la latero de longo c. Situu ĉi tiu triangulo sur la koordinatsistemo tiel ke la verticoj estu kun koordinatoj A (b cos γ, b sin γ), B(a,0), C(0,0). Per la distanca formulo,   kaj plu:

 

Izocela okazo redakti

Se la triangulo estas izocela, a = b, la leĝo de kosinusoj plisimpliĝas) grave. Ĉar tiam a2 + b2 = 2a2 = 2ab, la leĝo de kosinusoj iĝas kiel

 

Analogo por kvaredroj redakti

Estu   areoj de la kvar edroj de kvaredro. Estu la duedraj anguloj per   kaj tiel plu. Tiam

 

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti