Kosmovitralo
La Kosmovitralo (hispane Cosmovitral) estas botanika ĝardeno en la centro de la urbo Toluca de Lerdo, en la Estado de México (federacia subŝtato Meksiko), en Meksiko. Ĝi havas ĉirkaŭ 3.500 m². Origine temis pri urba merkato.
Kosmovitralo | ||
---|---|---|
Cosmovitral - Kosmovitralo | ||
Botanika ĝardeno | ||
arkitektura strukturo • botanika ĝardeno [+] | ||
Municipo | Meksikurbo | |
Koordinatoj | 19° 17′ 37″ N, 99° 39′ 11″ U (mapo)19.29363333-99.65319167Koordinatoj: 19° 17′ 37″ N, 99° 39′ 11″ U (mapo) | |
Fondo | 1909 | |
Kosmovitralo | ||
Vikimedia Komunejo: Cosmovitral [+] | ||
La konstruaĵo imponas pro amaso da vitraloj, kiuj ĝin ornamas kaj kiuj rakontas la historion de la kosmo, pro tio la nomo "Kosmovitralo".
Loko redakti
La Kosmovitralo troviĝas en la historia centro de Toluca de Lerdo, inter la stratoj Benito Juárez Lerdo de Tejada Ignacio López Rayón kaj Santos Degollado. Oni povas viziti la botanikan ĝardenon inter la 9a ĝis la 17a horo de marto al dimanĉo. La enirpago (fine de novembro 2009) kostas 10 meksikajn pesojn (ĉirkaŭ 0.50 EUR).
Su horario de visita es de martes a domingo de 9:00 a 17:00.
Historio redakti
La konstruo de la merkato komencis je la 9-a de februaro de la jaro 1909 kun la intenco fini ĝin en 1910, do okaze de la festo de la 100-jara sendependiĝo de Meksiko. La inĝeniero Manuel Arriata estis la respondeculo pri la kreo de la konstruaĵo. La merkato malfermas en 1975 kaj iom poste estas plano tute malkonstrui la konstruaĵon. Tamen oni povas konvinki la politikistojn kaj oni ŝanĝas la koncepton de la konstruaĵo. Post 5-jara rekonstruo oni povas transdoni al la loĝantoj de Toluca la botanikan ĝardenon "Cosmovitral" je la 5-a de julio 1980.
La laboroj pri la vitraloj nur finas en 1990 kaj ili estas verko de Leopoldo Flores Valdés, kiu dum unu jaro desegnis la projekton kaj grupo de 60 artistoj realigis la verkon dum 3-jara laboro. La vitraloj entenas entute 28 diversajn kristalkolorojn, kiuj venas el la tuta mondo. 80 % venas el Italio, Germanio, Francio, Belgio, Japanio, Kanado kaj Usono. La 71 vitralmoduloj sume havas ĉirkaŭ 3000 metrojn da vitralo. Por fari ĝin oni uzis ĉirkaŭ 75 tunuojn da metalstrukturo kaj 45 kilogramojn da vitro. Entute temas pri ĉ. 500.000 pecetoj aŭ fragmentoj de vitro en 30.000 sekcioj.
En la verko Flores Valdés montras al ni la homon kun sia rilato al la universo. Temas pri interpreto de la tempo, de la movo kaj de la dueco de la mondo (kontraŭdiraj fenomentoj kiel tago kaj nokto, viro kaj virino) kaj de la kosmo. En la historio la evoluo kaj vojo de la homo estas kosma ciklo.
Kolektoj redakti
La urbo de Toluca situas je alteco de 2430 metroj super la marnivelo. Tio signifas ke la vintroj estas malvarmaj. Tiel multaj plantoj ne eltenas tian malvarmon. La kosmovitralo tamen havas funkcion kiel forcejo kaj tiel en la ĝardeno ankaŭ supervivas tropikaj plantoj. En la ĝardeno troviĝas plej diversaj plantoj de pli ol 400 specioj el centra Ameriko, Sudameriko, Afriko kaj Azio.
Oni memorigas japanan esploriston kaj botanikiston Eizi Matuda per skulptaĵo en la konstruĵo. Matuda venis al Meksiko en 1922 kaj li laboris por la federacia subŝtato Meksiko dum 28 jaroj. Li kreis la bazon de la nomlisto de plej diversaj plantoj en la subŝtato Meksiko kaj malkovris, identifikis kaj klasifikis pli ol 6000 indiĝenajn plantojn.
Esperanto redakti
Okaze de Esperanto-semajnfino en Toluca la partoprenantoj vizitis la kosmovitralon, ĉar ĝi apartenas al la plej interesaj lokoj de la urbo Toluca kaj ĝi estas nepre vizitinda de turistoj.
Fotogalerio redakti
-
La inaŭgura ŝtono de la kosmovitralo.
-
Vitralo: La agloj, la regantoj de la tago.
-
Vitralo: La strigo, la regantoj de la nokto.
-
Vitralo: La homo kiel centro de la universo.
-
Esperanto-grupo antaŭ la kosmovitralo, 2009-11-29.
-
Vitralo: La strigo, la regantoj de la nokto.
Eksteraj ligiloj redakti
- Priskribo de la Kosmovitralo Arkivigite je 2009-04-10 per la retarkivo Wayback Machine (hispane)
- Paĝo pri la botanika ĝardeno (angle)