Librokovrilo

kovrilo de libro
(Alidirektita el Kovrilpaĝo)

Librokovrilokovrilpaĝo esas la ekstera antaŭa parto kiu kovras la foliojn de libro kaj kiu kutime reproduktas la ĉefan informon de la titolpaĝo.[1]​ La termino kovrilpaĝo estas uzata ankaŭ por referenci al ĉiu el la partoj, kaj antaŭa kaj malantaŭa, kiu kovras la foliarojn de libro. Kaj estas tiu signifo por simple "kovrilo" kiu aperas registrita en PIV.[2]

Kovrilpaĝo de The Yellow Book, desegnita de Aubrey Beardsley, fine de la 19-a jarcento.

En tiu ampleksa signifo, la "kovrilo" estas dividebla en kvar partoj, nombritaj laŭorde: unua de "kovrilo" (antaŭa ekstera), dua de "kovrilo" (antaŭa interna), tria de "kovrilo" (malantaŭa interna) kaj kvara de "kovrilo" (malantaŭa ekstera). La unua kaj la kvara estas tiuj kiuj ĝenerale montras informon pri la libro.

La kovrilpaĝo de libro devas estis ne konfuzata kun la titolpaĝo, kiu estas kie nepre la paĝo en kiu videblas la nomo de la aŭtoro, la titolo kaj la eldonejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Real Academia Española y Asociación de Academias de la Lengua Española. «Cubierta». Diccionario de la lengua española (23a eldono).
  2. "Tiu ekstera parto de libro, kiu konsistas el folio de papero aŭ kartono (broŝuro) aŭ el du kartonaj plataĵoj, tegitaj per papero, tolo aŭ ledo (bindaĵo), k kiu estas surgluita sur la dorso de la kunkudritaj kajeroj" PIV NPIV