Kovrovitro
Kovrovitro[1] aŭ lameneto[2] estas maldika, plata vitraĵo por kovri objekton por ekzameno per mikroskopo.
Priskribo redakti
Kovrovitro estas travidebla, maldikega (malpli dika ol 1 mm) vitra plato. Ĝi estas pli maldika kaj ne pli granda (larĝa, longa) ol la muntovitro, sur kiu ĝi uziĝas.
Ofte, kovrovitro estas kvadrata kaj pli malgranda ol la muntovitro, aŭ nekvadrata kaj samgranda kiel la muntovitro.
Uzo redakti
Tipe, oni muntas la objekton mikroskope observotan sur la muntovitron kaj kovras ĝin per kovrovitro, antaŭ ol enmeto de la tuto (muntovitro, muntito, kovrovitro) en la mikroskopon. Tio ebligas facilan enmeton kaj forigon de objekton en aŭ de la mikroskopo.
La ĉeffunkcio de la kovrovitro estas platigo de solida aŭ likva specimeno, en platan tavolon de konstanta diko. Tio necesas, ĉar mikroskopo povas enfokusiĝi nur ĉe tre malgranda regiono.
Referencoj redakti
- ↑ “kovr/o/vitr/o”, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020 (esperante).
- ↑ “lamen/et/o”, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020 (esperante).