Petri-plado

laboratoria ujo, malalta vitro aŭ plasto kun formo de cilindra plado; ĉefe uzata en biologiaj eksperimentoj kun agaragaro, por kultivado de mikrobiologiaj ĉelkulturoj

La Petri-plado[1] estas laboratoria ujo, kiu estas malalta vitro aŭ plasto kun formo de cilindra plado. Oni uzas Petri-pladojn ĉefe en biologiaj eksperimentoj kun agaragaro, por kultivado de mikrobiologiaj ĉelkulturoj.

Petri-plado

Aspekto kaj uzado redakti

En la modernaj Petri-pladoj havas ringojn, kiuj kunfiksas la supran kaj suban partojn. Multaj Petri-pladoj estas lokigeblaj en specifan plastan ujon.

Modernaj Petri-pladoj tipe konsistas el vitro aŭ plasto. La vitraj Petri-pladoj estas reuzeblaj post sterilizo (ekz. rezervante ĝin dum unu horo en temperaturo de 160 °C). La plastaj Petri-pladoj estas unufoje uzeblaj.

La malplenaj Petri-pladoj estas uzeblaj por ĝermigo de plantoj aŭ por aliaj laboratoriaj taskoj, ekz. sekigo de likvaĵoj aŭ rezervado de ekemplero.

 
J. R. Petri, la inventinto de la Petri-plado

Historio redakti

La nomo de la Petri-plado devenas de la germana bakteriologo Julius Richard Petri (18521921), kiu inventis ĝin en 1887,[2] kiam li laboris kun Robert Koch.

Poste, pro vasta uzado je biologio kaj medicino, la Petri-plado fariĝis fama simbolo de scienco — tiel fama ke, en 2018, oni aldonis piktogramon de la Petri-plado en Unikodon 11.0 (kiel U+1F9EB 🧫).

Referencoj redakti

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: petriplado
  2. Petri, R. J. (1887). “Eine kleine Modification des Koch'schen Plattenverfahrens”, Centralblatt für Bakteriologie und Parasitenkunde (de) 1, p. 279–280.