Simbolo Nicea-Konstantinopola

La Simbolo Nicea-Konstantinopola aŭ la Granda Kredokonfeso[1] estas kredokonfeso rilate la Unikecon de Dio, la esencon de Jesuo kaj, implicite malgraŭ la manko de la termino, la Triunuecon de la diaj personoj.

Alegoria bildo pri la unua koncilio de Niceo, kun teksto de la Kredokonfeso kiel redaktita ne en Niceo (325) sed en la unua koncilio de Konstantinopolo (381) kaj krome ŝanĝinte la unuan vorton de πιστεύομεν (ni kredas) al πιστεύω (mi kredas), kiel en la liturgio.

La teksto estas rezulto de reverkado de la Simbolo Nicea, origine komponita en la Unua koncilio de Niceo de 325. La teksto estis reverkita en la Unua koncilio de Konstantinopolo, en 381, dum kiu, inter aliaj alĝustigoj, plivastigoj rilate la Sanktan Spiriton estis aldonitaj.

Ambaŭ tekstojn oni redaktis sekve de disputoj en la eklezio de la 4-a jarcento, precipe pro la teorioj kristologiaj de Ario, pastro kaj teologo de Aleksandrio de Egipto, kiu neis ke Jesuo estas samnatura kun la Patro.

La simbolo nicea-konstantinopola estas vaste uzata en la liturgio kristana. Ĝenerale, oni ŝanĝas de pluralo al singularo la verbojn "Ni kredas" kaj similajn. La traduko armenlingva de la Armena Apostola Eklezio, kvankam ĝi konservas la singularan nombron, entenas multegajn aldonojn.[2] La latina traduko entenas du aldonojn: Deum de Deo (Dio el Dio) kaj Filioque (kaj de la Filo). La greka liturgia teksto (kiun uzas ortodoksismanoj kaj greklingvaj latinaj katolikoj ne havas similajn aldonojn, sed diras "mi kredas", "mi konfesas", "mi atendas" tie, kie la Unua koncilio de Konstantinopolo havas "ni kredas", "ni konfesas", "ni atendas".

La aldono Filioque ("kaj de la Filo") al la latina traduko aperis unuafoje en la 8-a jarcento verke de Paŭlino el Aquileia. La devigan recitadon de la kredokonfeso en la meso, proponitan de Karolo la Granda, malakceptis papo Leono la 3-a pro tiu diskutita aldono, kvankam deklarante vera kaj ortodoksa la doktrinon, kiun ĝi esprimas.[3] Nur en la 11-a jarcento ĝin akceptis papo Benedikto la 8-a en la roman liturgion onidire laŭ peto de Henriko la 2-a de la Sankta Romia Imperio.

Teksto redakti

En la romkatolikaj liturgiaj modeloj de Adoru, la Granda Kredokonfeso aperas jene:[1]

Mi kredas je unu Dio,
la Patro ĉiopova, Kreinto de la ĉielo kaj de la tero, de ĉiuj aĵoj videblaj kaj nevideblaj.
Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo, ununaskita Filo de Dio,
kaj el la Patro generita antaŭ ĉiuj jarcentoj.
Dio el Dio, Lumo el Lumo, Dio vera el Dio vera,
generita, ne kreita, samsubstanca kun la Patro: per kiu ĉio estas farita.
Kiu por ni homoj kaj por nia savo descendis de la ĉieloj.
Kaj per la Sankta Spirito Li enkarniĝis el Maria, la Virgulino, kaj fariĝis homo.
Krucumita por ni sub Poncio Pilato, Li mortis kaj estis entombigita.
La trian tagon Li resurektis laŭ la Skriboj,
ascendis al la ĉielo kaj sidas dekstre de la Patro.
Kaj Li revenos kun gloro, juĝi la vivantojn kaj la mortintojn, kaj Lia regno estos senfina.
Mi kredas je la Sankta Spirito, Sinjoro kaj Viviganto, kiu devenas de la Patro kaj de la Filo.
Kiu kun la Patro kaj la Filo same estas adorata kaj glorata; kiu parolis per la profetoj.
Kaj je unu eklezio: sankta, katolika kaj apostola.
Mi konfesas unu bapton por la pardono de la pekoj.
Kaj mi atendas la reviviĝon de la mortintoj,
kaj la vivon en la estonta mondo.
Amen.

Analiza komparo de la du kredokonfesoj (nicea kaj konstantinopola) redakti

Estas montrataj interkadre [...] la eroj de la kredo nicea preterlasitaj en la sekva nicea-konstantinopola; graslitere la eroj ne ekzistantaj en la teksto nicea kaj aldonitaj en la konstantinopola.

Unua koncilio de Niceo (325):
Simbolo nicea[4][5]
Unua koncilio de Konstantinopolo (381):
Simbolo nicea-konstantinopola[4][6]
Esperanta teksto
de la simbolo nicea-konstantinopola
Πιστεύομεν εἰς ἕνα Θεόν
Πατέρα παντοκράτορα,
πάντων ὁρατῶν τε και ἀοράτων ποιητήν.
Πιστεύομεν εἰς ἕνα Θεόν,
Πατέρα Παντοκράτορα,
ποιητὴν οὐρανοῦ καὶ γῆς,
ὁρατῶν τε πάντων καὶ ἀοράτων.
Mi kredas je unusola Dio,
la Patro ĉiupova,
Kreinto de la ĉielo kaj de la tero, de ĉiuj aĵoj videblaj kaj nevideblaj.
Καὶ εἰς ἕνα κύριον Ἰησοῦν Χριστόν,
τὸν υἱὸν τοῦ θεοῦ,
γεννηθέντα ἐκ τοῦ Πατρὸς μονογενῆ,
τουτέστιν ἐκ τῆς ουσίας τοῦ Πατρός,
[θεὸν εκ θεοῦ],
φῶς ἐκ φωτός,
Θεὸν ἀληθινὸν ἐκ Θεοῦ ἀληθινοῦ,
γεννηθέντα οὐ ποιηθέντα,
ὁμοούσιον τῳ πατρί,
δι' οὗ τὰ πάντα ἐγένετο,
[τά τε ἐν τῷ οὐρανῷ καὶ τά ἐν τῇ γῆ][7].
Καὶ εἰς ἕνα Κύριον Ἰησοῦν Χριστόν,
τὸν Υἱὸν τοῦ Θεοῦ τὸν μονογενῆ,
τὸν ἐκ τοῦ Πατρὸς γεννηθέντα πρὸ πάντων τῶν αἰώνων
φῶς ἐκ φωτός,
Θεὸν ἀληθινὸν ἐκ Θεοῦ ἀληθινοῦ,
γεννηθέντα οὐ ποιηθέντα,
ὁμοούσιον τῷ Πατρί,
δι' οὗ τὰ πάντα ἐγένετο.
Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo,

,
ununaskita Filo de Dio,
el la Patro generita antaŭ ĉiuj jarcentoj:
Dio el Dio[noto 1]',
Lumo el Lumo,
Dio vera el Dio vera,
generito, ne kreita,
samsubstanca kun la Patro;
per kiu ĉio estis kreita.

Tὸν δι' ἡμᾶς τοὺς ἀνθρώπους
καὶ διὰ τὴν ἡμετέραν σωτηρίαν
κατελθόντα
καὶ σαρκωθέντα,
ενανθρωπήσαντα,
Τὸν δι' ἡμᾶς τοὺς ἀνθρώπους
καὶ διὰ τὴν ἡμετέραν σωτηρίαν
κατελθόντα ἐκ τῶν οὐρανῶν
καὶ σαρκωθέντα ἐκ Πνεύματος Ἁγίου
καὶ Μαρίας τῆς Παρθένου

καὶ ἐνανθρωπήσαντα.
Kiu por ni homoj
Kiu por ni homoj kaj por nia savo
descendis de la ĉieloj
Kaj per la Sankta Spirito

Li enkarniĝis en la sino de la Virgulino Maria
kaj fariĝis homo.
παθόντα, Σταυρωθέντα τε ὑπὲρ ἡμῶν ἐπὶ Ποντίου Πιλάτου,
καὶ παθόντα
καὶ ταφέντα.
Li estis krucumita por ni sub Poncio Pilato,
mortis
kaj estis entombigita.
καὶ ἀναστάντα τῇ τριτῇ ἡμέρᾳ, Καὶ ἀναστάντα τῇ τρίτῃ ἡμέρᾳ
κατὰ τὰς Γραφάς.
La trian tagon Li resurektis,
laŭ la Skriboj,
καὶ ἀνελθόντα εἰς τοὺς οὐρανούς, Καὶ ἀνελθόντα εἰς τοὺς οὐρανοὺς
καὶ καθεζόμενον ἐv δεξιᾷ τοῦ Πατρός.
ascendis al la ĉielo,
sidas dekstre de la Patro.
ἐρχόμενον
κρῖναι ζῶντας καὶ νεκρούς.
Καὶ πάλιν ἐρχόμενον μετὰ δόξης
κρῖναι ζῶντας καὶ νεκρούς,
οὗ τῆς βασιλείας οὐκ ἔσται τέλος.
Kaj denove Li venos, en la gloro
juĝi la vivantojn kaj la mortintojn,
Lia regno estos senfina.
Καὶ εἰς τὸ Ἅγιον Πνεῦμα. Καὶ εἰς τὸ Πνεῦμα τὸ Ἅγιον,
τὸ κύριον καὶ τὸ ζωοποιόν,
τὸ ἐκ τοῦ Πατρὸς ἐκπορευόμενον,
τὸ σὺν Πατρὶ συμπροσκυνούμενον καὶ συνδοξαζόμενον,
τὸ λαλῆσαν διὰ τῶν προφητῶν
.
Mi kredas je la Sankta Spirito,
kiu estas Sinjoro kaj donas la vivon,
kaj procedas el la Patro kaj el la Filo,[8]
kaj kun la Patro kaj la Filo estas adorata kaj glorata,
kaj parolis per la profetoj
.
Εἰς μίαν, Ἁγίαν, Καθολικὴν καὶ Ἀποστολικὴν Ἐκκλησίαν. Mi kredas je la Eklezio unu, sankta, katolika, kaj apostola.
Ὁμολογοῦμεν ἓν βάπτισμα εἰς ἄφεσιν ἁμαρτιῶν. Mi konfesas unusolan bapton por la pardono de la pekoj.
Προσδοκοῦμεν ἀνάστασιν νεκρῶν. Kaj mi atendas la reviviĝon de la mortintoj
Καὶ ζωὴν τοῦ μέλλοντος αἰῶνος. Ἀμήν.. kaj la vivon de la nondo kiu venos. Amen.
[Τοὺς δὲ λέγοντας•
ἦν ποτε ὅτε οὐκ ἦν,
καὶ πρὶν γεννηθῆναι οὐκ ἦν,
καὶ ὅτι ἐξ οὐκ ὄντων ἐγένετο,
ἢ ἐξ ἑτέρας ὑποστάσεως
ἢ οὐσίας
φάσκοντας εἶναι,
ἢ κτιστόν,
ἢ τρεπτὸν ἢ ἀλλοιωτὸν
τὸν υἱὸν τοῦ θεοῦ,
ἀναθεματίζει
ἡ καθολικὴ ἐκκλησία.]

Latina traduko redakti

Latina teksto laŭ la Roma Meslibro, 2002

Credo in unum Deum,
Patrem omnipotentem, factorem cæli et terræ,
visibilium omnium et invisibilium.
Et in unum Dominum Jesum Christum,
Filium Dei unigenitum.
Et ex Patre natum ante omnia sæcula.
Deum de Deo, lumen de lumine,
Deum verum de Deo vero,
genitum, non factum,
consubstantialem Patri:
per quem omnia facta sunt.
Qui propter nos homines et propter nostram salutem
descendit de cælis.
Et incarnatus est
de Spiritu Sancto
ex Maria Virgine,
et homo factus est.
Crucifixus etiam pro nobis
sub Pontio Pilato;
passus et sepultus est,
et resurrexit tertia die, secundum Scripturas,
et ascendit in cælum,
sedet ad dexteram Patris.
Et iterum venturus est cum gloria
judicare vivos et mortuos,
cujus regni non erit finis.
Et in Spiritum Sanctum, Dominum et vivificantem:
qui ex Patre Filioque procedit.
Qui cum Patre et Filio simul adoratur
et conglorificatur:
qui locutus est per Prophetas.
Et unam, sanctam, catholicam
et apostolicam Ecclesiam.
Confiteor unum baptisma
in remissionem peccatorum.
Et expecto resurrectionem mortuorum,
et vitam venturi sæculi. Amen.

Notoj redakti

  1. Aldono en Latino, kiu en la greka teksto ne ekzistas.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (2001) “Liturgiaj modeloj: Rom-katolikaj”, ADORU - Ekumena Diserva Libro (esperante). IKUE kaj KELI, Eldonejo Ponto / Ponto-Verlag. ISBN 3-9803793-5-3.
  2. Teksto armena kun traduko anglen
  3. J.N.D. Kelly, Early Christian Creeds (Routledge 2014 ISBN 978=1-31787173-6), pp. 363–367[rompita ligilo]; J.N.D. Kelly, Primitivos credos cristianos (Secretariado Trinitario 1980 ISBN 978-84-8537626-1), pp. 433–434
  4. 4,0 4,1 Originala teksto
  5. Denzinger-Schönmetzer, 125 (franca traduko)
  6. Denzinger-Schönmetzer, 150 (franca traduko)
  7. "[En la ĉielo kaj en la tero]", tiu frazo ne estas entenata en ĉiuj manuskriptoj
  8. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Aldono; $2

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti