Krenarĥeoto-Eocito

taksono de arĥeoj

Krenarĥeotoj inkluzivas la mikrobojn (arĥeojn), kiuj povas vivi ĉe la plej altaj temperaturoj, kiujn vivaĵoj povas elteni - Ĝenerale ili kreskas bone inter 80 °C kaj 100 °C.

Metabole ili varias inter kemoorganotrofaj kaj kemolitoaŭtotrofaj. Povas esti anaeroboj, fakultativaj anaeroboj aŭ aeroboj, kaj multaj iamaniere uzas sulfuron por energia metabolo.

Kelkaj (ekz-e Sulfolobales) ankaŭ kreskas ĉe tre acidaj valoroj de pH (pH=1 aŭ =2).

Pyrobolus povas kreski ĉe 113 °C.