Thalasseus

(Alidirektita el Krestoŝterno)

Thalasseus estas la genro de birdoj de la familio de Ŝternedoj kiuj povas esti nomataj ankaŭ kiel krestoŝternoj, pro la evidenta kialo ke ili montras pli grandan aŭ ne tiom grandan kreston. Ĝi estas genro de ses specioj de marbirdoj. Ili havas tutmondan disvastiĝon kaj multaj el tiuj specioj estas abundaj kaj tre konataj en siaj teritorioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
'''Thalasseus'''

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ŝternedoj Sternidae
Genro: ''Thalasseus'' 'Thalasseus'
Specio: '''Thalasseus''' '' ''
= Boie 1822
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiuj grandaj ŝternoj reproduktiĝas en tre densaj kolonioj en marbordoj kaj insuloj, kaj kiel escepto interne en taŭgaj grandaj nesalaj lagoj proksime de marbordo. Ili nestas en engrundaj truoj.

Ŝternoj de la genro Thalasseus manĝas fiŝojn per plonĝado, preskaŭ ĉiam el maro. Ili kutime plonĝas rekte kaj ne laŭŝtupe kiel la Arkta ŝterno. Propono de fiŝo farata de la masklo al la ino estas parto de la ceremonia pariĝo.

Tiuj specioj havas longajn maldikajn akrajn bekojn, kun nuancoj ĉu flavaj ĉu oranĝaj escepte ĉe la Sandviĉa ŝterno kie la beko estas nigra kun flava pinto en plej granda parto de subspecioj. Ĉiuj specioj havas malkombitajn krestojn inter krono kaj nuko malantaŭen direktitajn.

Vintre la fruntoj de la ŝternoj de la genro Thalasseus iĝas blankaj.

Listo de la specioj laŭ taksonomia ordo redakti

Referencoj redakti