Kreuzberg (monteto)

La Kreuzberg (krucmonto en la germana) estas 66 metrojn alta monteto en la berlina distrikto Kreuzberg.

Nacia memorigaĵo sur la Kreuzberg

Geologie la Kreuzberg estas parto de la norda flanko de la berlin-brandenburga Teltow, malaltonda ebeno kun tavelo ĝis 15 metrojn dika el rulŝtonoj, kalkargilo kaj sablo, kiujn postlasis la akvoamasoj de la fandiĝintaj glaĉeroj inter la fina moreno Fläming, t.e. la antaŭe situanta barutha "Urstromtal" kaj la berlina "Urstromtal" antaŭ ĉirkaŭ 15.000 jaroj.

Sur la plej alta loko troviĝas de la 30-a de marto 1821 la germana nacia memorigaĵo pri la venkoj en la liberigaj militoj (18131815).

Je la piedo de la memorigaĵo troviĝas nun la Viktoria-parko. Tiom longe kiom homoj memoras, oni kreskigis vitojn sur la flankoj de la monto. Ili estas nuntempe la nurja en la tuta urbo Berlino. La seka "Kreuz-Neroberger"-vino tamen estas nur donacita de la urba registaro al elektitaj gastoj kaj tute ne eblas aĉeti ĝin.