La pejzaĝo Fläming [FLE:ming] estas historia regiono en la orienta parto de la nuna federacia lando Saksio-Anhalto kaj la sudokcidenta parto de la nuna federacia lando Brandenburgio de Germanio, plurdek kilometrojn sudokcidente kaj sude de la urbego Berlino. Ĝi havas sian nomon de samnoma sabla altejo, kiu kiel moreno ekestis dum la lasta glaciepoko, kaj etendiĝas de iom oriente de Magdeburg en la okcidenta parto tra pli ol 100 kilometroj orienten ĝis la rivereto Dahme, alfluanto de la rivero Spree, kiu pasas interalie tra la samnoma urbo Dahme. La sabla altejo larĝas inter 30 kaj 50 kilometrojn.

Fläming
Historia regiono
hill chain • historia regiono [+]

LandoGermanio

Supermara alteco659 m ü. NHN [+]
- koordinatoj52° 0′ 0″ N, 12° 45′ 0″ O (mapo)5212.75Koordinatoj: 52° 0′ 0″ N, 12° 45′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoHagelberg [+]


Fläming (Saksio-Anhalto)
Fläming (Saksio-Anhalto)
DEC
Fläming
Fläming

Fläming (Germanio)
Fläming (Germanio)
DEC
Fläming
Fläming

Map
Fläming
Vikimedia Komunejo:  Naturpark Hoher Fläming [+]
vdr
naturŝtona kirko en Rabenstein-Zixdorf
"tura nederlanda ventomuelejo" (Turmholländermühle) kaj fruktoarba herbejo ĉe la loĝloko Haseloff oriente de Niemegk
Bad Belzig kun la mezepoka burgo Eisenhardt

Sian nomon la maldense loĝata pejzaĝo havas laŭ la flandroj, kiuj kadre de la germana setligo de la regiono en la 12-a kaj 13-a jarcentoj grandparte alvenis tien. Tra jarcentoj la pejzaĝo estis limregiono en la orienta parto de la germanlingva Sankta Romia Imperio; ĝi dividiĝis inter la katolikaj diocezoj Magdeburg kaj Brandenburg, kiuj samtempe estis politikaj regnoj, kaj inter la graflandoj Brehna kaj Meißen, kiu poste iĝis la elektoprinclando Saksio. La margraflando Brandenburgio ĝis la reformacio posedis praktike neniun parton de la regiono, sed poste iom post iom pliampleksigis sian teritorion tien. Post la napoleonaj militoj, en kiu la elektoprinclando Saksio batalis kaj malvenkis flanke de la napoleona armeo, la tuta regiono aldoniĝis al la reĝlando Prusio.

Mezepokaj naturŝtonaj kirkoj dominas la aspekton de multaj vilaĝoj, kaj multloke ankoraŭ videblas ventomuelejoj konstruitaj laŭ la modeloj de la flandraj setlintoj. La agrikultura regiono ekde la 1990-aj jaroj pli kaj pli orientiĝis al feriaj ofertoj por turistoj, kaj ekde la 2000-aj jaroj multaj biciklaj, migraj kaj rajdaj vojoj pasas tra la novaj, aparte ekologie protektataj, naturparkoj Fläming kaj Hoher Fläming.