Krišs SMILGA (1910-1995) mortis la 25-an de novembro 1995 en Toronto (Kanado). Lerninte Esperanton en sia hejmlando Latvio en 1923, li elmigris post la dua mondmilito al Kanado, kie li helpis refondi Kanadan Esperanto-Asocion en 1958. Li estis ties unua vicprezidanto, prezidanto (1969), kaj redaktoro (1964-72) de ties gazeto Lumo. UEA-membro dum duona jarcento kaj delegito de 1949, li longe servis kiel loka delegito en Toronto (1951-1987).