Krishnammal kaj Sankaralingam Jagannathan
sociaj aktivuloj por socia justeco
Krishnammal (1926-, ina) kaj Sankaralingam (1912-2013, vira) Jagannathan estas sociaj aktivuloj por socia justeco kaj daŭrigebla homa evoluo, laborante kun socie marĝenigitaj kaj vundeblaj populacioj en Barato. Ili portis la Gandhian heredaĵon en la 21-an jarcenton, neniam ĉesante servi la bezonojn de dalitoj, senteruloj kaj tiuj minacataj de la avideco de luigantoj kaj multnaciaj entreprenoj.
Krishnammal kaj Sankaralingam Jagannathan | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de junio 1926 (98-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Dominio de Barato (1947–) Brita Hindio Barato ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Sankaralingam Jagannathan (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | socia laboristo luktanto por libereco ![]() |
En 2008 al ili estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.