Kristalsistemo

(Alidirektita el Kristala sistemo)

Kristalsistemo ebligas klasifikan skemon pri kristalaj solidaĵoj. Oni klasifikas en kristalografio la priskribendajn kristalojn tridimensie helpe de la kristala strukturo.

La kristala strukturo estas mezurata en koordinata sistemo, en kiu oni komparas la kristalojn. Oni uzas por la pli simplaj kalkuloj kaj prezentoj ne ĉiam la kartezian koordinatan sistemon, sed unu adaptitan al la kristalo. La angulo kaj la bazunuoj de la aksoj estas variitaj. La orientiĝo de la kristalo sekvas surbaze de la randoj kaj ties etendiĝo (longorilato).

La kristala sistemo trovas uzeblecon ĉefe en mineralogio, solidstata kemio kaj solidstata fiziko.

Ekzistas laŭ aŭtoritatoj 6-8 diversaj kristalaj strukturoj, kiujn oni povas dividi plu je 32 kristalklasoj:

  • triklina kristalsistemo: havas tri ajnajn laterojn, kiuj ne estas interorbitaj; ĝi havas nek spegulan simetrion, nek rotacian akson, nek saman angulon, nek samlongan lateron.
  • monoklina kristalsistemo: rilata al kristalformo kun du interortaj lateroj; ĝi havas du 90°-angulojn kaj nenian samlongan lateron.
  • Ortoromba, romba kristalsistemo: ĝi havas tri 90°-angulojn (pro tio orto), kaj nenian samlongan lateron.
  • heksagona kristalsistemo: ĝi havas du samlongajn laterojn en sama ebeno kun 120°-angulo, la tria latero staras vertikale al tio.
  • kuba kristalsistemo: ĝi havas la plej altan simetrion, kun tri samlongaj lateroj kaj 90°-anguloj.

Tabelo de la kristalklasoj:

kristalsistemo kristalklaso Schönfliess Hermann / Mauguin
triklina triklin-pediala C1
triklin-pinakoidala Ci
monoklina monoklin-sfenoida C2
monoklin-domata Cs
monoklin-prizmata C2h
romba rombo-disfenoida D2
rombo-piramida C2v
rombo-dipiramida D2h
tetragona tetragono-piramida C4
tetragono- disfenoida S4
tetragono- dipiramida C4h
tetragono-trapezoedra D4
ditetragono-poramida C4v
tetragono-skalenoedra D2d
ditetragono-dipiramida D4h
trigona trigono-piramida C3
romboedra C3i
trigono-trapezoedra D3
ditrigono-piramida C3v
ditrigono-skalenoedra D3d
Heksagona heksagono-piramida C6
trigono-dipiramida C3h
heksagono - dipiramida C6h
heksagono-trapezoedra D6
diheksagono-piramida C6v
ditrigono-dipiramida D3h
diheksagono-dipiramida D6h
kuba tetraedropentagondodekaedra T
disdodekaedra Th
pentagonikositetraedra O
heksakistetraedra Td
heksakisoktaedra Oh


Eksteraj ligiloj redakti

  • J.P. Baïlon, J.M. Dorlot (2000). Des matériaux (Materialoj) (france) p. 2-444, Metodoj por karakterizado de materialoj, aparte p. 74 pri la sep kristalaj strukturoj;versio : 3-a eldono.

Vidu ankaŭ redakti