Triklina kristalsistemo
En la triklina kristalsistemo ĉiuj anguloj malsamas je 90°, ĉiuj lateroj diverslongas. Tiel tiu kristalsistemo montras la plej malperfektan simetrion - ĝi posedas neniun difinantan simetrielementon. La elementarĉelo de la triklina kristalsistemo estas, geometrie vidite, spato (paralelepipedo, paralelplata).
En la triklina kristalsistemo estas du kristalklasoj:
- triklin-pedia, aŭ
- triklin-pinakoida, aŭ
La plej multaj silikat-mineraloj apartenas al la triklina mineralsistemo. Ekzemploj estas interalie plagioklazo, kaolinito, kianito (disteno), mikroklino, anortoklazo, tirkizo (ne estas silikato).