Paralelepipedo
(Briko, Kubsimilaĵo)
Speco Prismo
Edroj 6 (paralelogramoj)
Eĝoj 12
Verticoj 8
Geometria simetria grupo Cmi
Ecoj konveksa

Paralelepipedo estas tridimensia geometria formo simila al kubo krom ke ĝiaj facoj estas paralelogramoj kaj ne kvadratoj. Oni povas difini ĝin laŭ tri ekvivalentaj manieroj:

  • Paralelepipedo estas prismo, kies bazo estas paralelogramo.
  • Paralelepipedo estas sesedro, kiu havas nur paralelogram-formajn facojn.
  • Paralelepipedo estas sesedro kun tri paroj de paralelaj facoj.

Ortangula paralelepipedo nomiĝas briko.