Krita
libera redaktilo por rastrumera grafiko
Krita estas libera redaktilo por rastrumera grafiko inkluzivita en la oficeja programarkolekto KOffice, renomita Calligra Suite en decembro 2010.
Krita | |
---|---|
Aŭtoro | KDE |
Lasta stabila versio | 5.0.0 (3-a de decembro 2021) |
Operaciumo | Linukso, Vindozo |
Programlingvo | C++ |
Permesilo | GPL v3 |
Retejo | krita.org |
Kiel la cetero de Calligra Suite, Krita estas libera programaro distribuita sub permesilo GPL.
Priskribo
redaktiKrita estas komparebla kun aliaj grafikaj programaroj, kiel GIMP aŭ Adobe Photoshop, kaj jam atingis multajn el ties plej utilaj funkcioj. Tamen, tiuj estas multe pli maturaj programoj, kaj estas logike atendi, ke Krita ankoraŭ ne kongruas kun ilia rapideco kaj optimumigo. Iuj uzantoj deklaris, ke ili preferas la interfacon de Krita al la iom maltipa de GIMP, kaj ĉi tio estas punkto, kiu antaŭenigis la evoluon.
Kuriozaĵoj
redakti- Krita en la sveda signifas krajonon aŭ kreton. Rita ĉiam en la sveda signifas desegni.
- La Krita Foundation plurfoje lanĉis financajn kampanjojn per Kickstarter kun la celo kolekti financojn por la disvolviĝo de la programo.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo Arkivigite je 2006-06-02 per la retarkivo Wayback Machine