Kromoplasto
plastido enhavanta pigmentojn alia ol kloroplasto
En botaniko, kromoplasto (latine chrōmoplastus) estas plastido, kiu sintezas kaj konservas pigmentojn.
Priskribo redakti
Kromoplastoj troviĝas en fruktoj, floroj, kaj radikoj de teraj plantoj, kolorigante ilin. La kloroplasto, kiu enhavas la verdan pigmenton klorofilo, estas ordinare ne rigardata kiel kromoplasto.
Simile al la kloroplasto, la kromoplasto originis per endosimbiozo de cianobakterio.
Etimologio redakti
La termino kromoplasto devenas de la helenaj vortoj χρῶμᾰ ĥrôma “(haŭt)koloro” kaj πλαστός plastós “formita, modlita” (kiel plastido, kloroplasto).
Referencoj redakti
- Whatley, J.M.; F. R. Whatley (1987). “When is a Chromoplast”, New Phytologist (en) 106 (4), p. 667–678. doi:10.1111/j.1469-8137.1987.tb00167.x.
Eksteraj ligiloj redakti
- Cromoplast (katalune). Gran enciclopèdia catalana.
- Kromoplaster (norvege). Store norkse leksikon.