Oddi Altaro (Rafaelo)

pentraĵo de Rafaelo
(Alidirektita el Kronigo de la Virgulino)

La Oddi Altaro estas retabla verkaro pri la Kronado de la Virgulino Maria pentrita en 1502-1504 fare de la itala renesanca majstro Rafaelo por la altaro de la kapelo de la familio Oddi ĉe la preĝejo de Sankta Francisko ĉe Prato, en Perugia, Italio, nune en la Vatikana Pinakoteko.

Centra pentraĵo redakti

Ĝia centra pentraĵo (267 cm × 163 cm) konsistas el du niveloj. En la supra, Jesuo kronigas la Virgulinon, dum ambaŭflanke anĝeloj muzikas. En la suba, la apostoloj ariĝas ĉirkaŭ la malplena tombo de Maria, dum Sankta Tomaso havas la florgirlandon falitan de Maria kiel atestilo de ŝia ĉieliro.

La predelo redakti

La predelo (39 × 190 cm) estas komponita el tri 27 × 50 cm pentraĵoj:

  • La anunciacio (maldekstre)
  • La adorado de la Magiuloj (centre)
  • La prezentado en la templo (dekstre)

     

Eksteraj ligiloj redakti