Kronika tuberkuloza cervika adenopatio

La kronika tuberkuloza cervika adenopatio estas malsano kiu karakteriziĝas per pusaj fistuloj lokitaj sur la limfonodoj de la kolo. La infekta agento respondeculo de tiu malsano estas mikobakterio. Ĉe la plenkreskuloj, estas la Mycobacterium tuberculosis, ankaŭ nomita bacilo de Koch, la sama malsaniga agento kiel por la pulma ftizo. Ĉe la infanoj, la malsano estas precipe kaŭzita de mikobakterioj netipaj aŭ ne-tuberkulozaj.

Historio redakti

En la mezepoko, tiu malsano estis nomita «skrofolo» kaj ĝia kuracado estis nomita «kontraŭskrofolo» pro tio.

En mezepoka medicino, laŭ la teorio de la humoroj, la skrofolo respondas al deponejo de pituito (humoro de la cerbo) kiu falas iom post iom en la gangliojn de la kolo. Tiu teorio lasis spuron en la lingvo kun la esprimo «malvarmumo de cerbo» kiu manifestiĝas per elfluo el la nazo kies mukozo plu estas nomata pituita[1].

Simptomoj redakti

 
Ganglia ftizo.

Estas adenopatioj (ganglioj) kronikaj, sola aŭ multnombraj, precipe cervikaj aŭ subklaviklaj. Ili komence estas diskretaj, sendoloraj, el mola konsisto kaj moveblaj sub la haŭto. Poste ili ŝveliĝas, fariĝante fluktuaj (kauĉukaj), povante amasiĝi. Kun paso de la tempo, ili fariĝas malmolaj kaj fiksaj. La inflamo estas malmulte markita (malvarma absceso).

Je evolufino (kiu estas malrapida kaj longa, dum pluraj monatoj), ili nekrozitĝas kaj malfermiĝas ĉe la haŭto (fistuloj) por ellasi elfluoj de blanketa puso, enhavante la bacilon de Koch,. La vundo rekovriĝas per krusto lasante neforviŝeblan cikatron.

Diagnozo redakti

Ĝin oni kutime faras per punkcio aŭ biopsio, por histologia aŭ bakteriologia ekzameno.

Kuracado redakti

Ĝi precipe estas bazita sur la kontraŭtuberkuloza antibioterapio , per tri- aŭ kvarterapio, dum 6 monatoj. La kirurgio estas ebla, sed ĝi estas precipe rezervita al apartaj kazoj.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

  1. france: écrouelles.
  2. Fontanilla, Jose-Mario; Barnes Arti, Reyn C. Fordham von (2011-09-15). “Current Diagnosis and Management of Peripheral Tuberculous Lymphadenitis”, Clinical Infectious Diseases (en) 53, p. 555–562. doi:10.1093/cid/cir454. Alirita 2016-05-26..