Fistulo (de la latina vorto fistula = fajfilo, tubeto) estas ne nature kreskinta, sed pro ia malsana proceso ekestinta tubo- aŭ tubaroforma ligo inter du internaj organoj aŭ inter unu interna organo kaj la haŭta surfaco. Sekve en la medicina terminaro diferenciĝas inter "interna fistulo", do ligo inter du internaj organoj (ekzemple inter ventro kaj kojlo), kaj "ekstera fistulo", do ligo inter interna organo kaj la haŭta surfaco (ekzemple inter intestaro kaj haŭto).

Ekzemploj por specioj de fistuloj redakti

Jen nekompleta listigo de iuj specioj repsektive lokiĝoj de fistuloj:

  • arteriovejna fistulo (latine fistula arteriovenosa): ligo inter arterio kaj vejno, plena je sango
  • intestohaŭta fistulo (latine fistula enterocutanea): do ligo inter la intestaro kaj haŭto
  • intestovezika fistulo (latine fistula enterovesicalis): ligo inter la intestaro kaj la urina veziko
  • intestogenerila (fistula enterogenitalis) respektive intestovagina (fistula enterovaginalis) fistulo: vojo inter la intestaro kaj la reproduktaj organoj
  • ĉirkaŭanusa fistulo (fistula perianalis): eliro de la fistolo proksime de la anuso
  • interintesta fistulo: vojo inter partoj de la maldika kaj la dika intestoj
 
gala fistulo, por rentgena bildo plenigita per kontrastiga likvaĵo
  • gala fistulo: fistulo, interna aŭ ekstera, plena je galo, komenciĝanta aŭ en la gala veziko aŭ la proksimaj galaj kondukiloj; ekstera gala fistulo latine nomatas fistula biliocutanea, interna fistulo povas gvidi ekzemple al la bronkoj (fistula bronchobiliaris) aŭ la digesta sistemo, aparte la ventro kaj intestaro (fistula biliodigestiva).

Spontana ekstera gala veziko povas ekesti post operacio, pro nesufiĉe forta kudraĵo aŭ post forigo de galoforkonduka plasta tubeto el la gala kondukilo, foje ankaŭ post intenca meto de galoforkonduka tranĉaĵo por malpezigi la galan vezikon kaze de galoforfluaj problemoj. Spontana interna gala fistulo povas ekesti, kiam galŝtono truigas la galan vezikon aŭ la mukozon de gala kondukilo, post rompiĝo de duodena ulcero aŭ post forta vundiĝo de la abdomeno en akcidento; krome eblas intence, operacie meti internan fistulon per tranĉaĵo de gala kondukilo por malpezigi la galan vezikon kaze de galforfluaj problemoj.

  • kokciga fistulo (latine kutime nomata sinus pilonidalis) ne rekte rilatas al la kokciga osto, nur troviĝas rekte proksime de ĝi, kaj estas finaĵo de ekstera fistulo en la faldaĵo inter la du pugaj muskoloj
  • rektumovagina fistulo (fistula rectovaginale ): inter vagino kaj rektumo
  • submukoza fistulo, kiel esprimas la nomo, troviĝas en histo sub la tavolo de mukozo
  • vezikovagina(j) fistulo(j) estas kutime plurale ekzistantaj fistuloj inter la naskokanalo kaj aliaj internaj organoj, aparte la urina veziko. La kapo de ne-jam-naskita bebo premas kontraŭ la pelvaj ostoj kaj interrompas la sangocirkulon en la histoj enpremitaj. Tiu histo formortas kaj postlasas truon respektive truetojn inter vagino kaj la urina veziko.
  • aortoduodena fistulo: malofta komplikaĵo de aorta aneŭrismo – la fistulo kondukiĝas de la aneŭrismo al la duodeno kaj sekvas forta intesta sangado, malfacile kuracebla.
  • aortokava fistulo: ankaŭ malofta komplikaĵo de aorta aneŭrismo – la fistulo kondukiĝas de la aneŭrismo al la suba kava vejno (vena cava inferior) aŭ al la dekstra aŭ maldekstra ilia vejno (vena iliaca); tio kaŭzas sangoforfluan problemon en la kruraj vejnoj kaj sekvan maltrofunkcion de la dekstra parto de la koro.

Ekzemploj por eblaj terapioj redakti

  • forfluigo de superflua likvaĵo eksteren gvide de fadeno
  • disigo de la fistulo pere de operacio
  • operacia ĉirkaŭtranĉado kaj forigo
  • trakto per farmaciaj kuraciloj, ekzemple la substanco Infliximab