Malfermi la ĉefan menuon
la Kruco de Gosforth, vidata de nordokcidento

La kruco de Gosforth estas granda ŝtona anglosaksa kruco en la tombejo de la kirko Sankta Maria en la loĝloko Gosforth en la graflando Kumbrio de Anglio. Iam parto de la reĝlando de Northumbria, la areo estis setligita fare de skandinavoj en la 9-a aŭ 10-a jarcento. La kruco mem datiĝas el la unua duono de la 10-a jarcento. En ĝi reliefe prezentiĝas pluraj figuroj kaj scenoj de la nordĝermana mitologio, inter alie la dio Vidaro.