Kuĉinoerabu respektive plene Kuĉinoerabu-ĝima, japane 口永良部島 [Kuchinoerabu-jima], laŭ areo estas la tria plej granda el la Osumi-insuloj, japane 大隅諸島 [Ōsumi-shotō], en la norda parto de la Rjukju-insularo de Japanio. La insulo same kiel la cetero de la insularo situas sude de la plej suda punko de la insulo Kjuŝuo kaj apartenas al la gubernio Kagoŝima. Kuĉinoerabu kovras areon de 38,04 km² kaj havas loĝantaron de 147 personoj. Ĝi ne havas flughavenon kaj povas nur esti atingata per boato. Ekzistas regula prama servo al la najbara insulo Jakuŝima, situanta ĉirkaŭ 15 kilometrojn oriente. Vojaĝa tempo estas proksimume 1 horo. La insulanoj estas dependaj ĉefe je fiŝkaptado, agrikulturo kaj sezona turismo. La tuta insulo troviĝas ene de la limoj de la Nacia Parko Kiriŝima-Jaku.

Kuĉinoerabu
vulkaninsulo • ōaza [+]

AkvejoPacifiko

Supermara alteco657 m T.P. [+]
Koordinatoj30° 26′ N, 130° 13′ O (mapo)30.439722130.219444Koordinatoj: 30° 26′ N, 130° 13′ O (mapo)
Plej alta punktoMount Furudake [+]
Areo38,04 km² (3 804 ha) [+]
Loĝantaro93 [+] (1-a de oktobro 2020)
HorzonoNorma Horzono de Japanio [+]
Poŝtkodo891-4208 [+]

Kuĉinoerabu (Japanio)
Kuĉinoerabu (Japanio)
DEC
Kuĉinoerabu
Kuĉinoerabu
Map
Kuĉinoerabu

Vikimedia Komunejo:  Kuchinoerabujima [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Kuĉinoerabu
situo ene de la insularo
la insulo vidata de monto Nagatadake sur la najbara insulo Jakuŝima

Geografio redakti

Kuĉinoerabu situas 130 kilometrojn sude de Kagoŝima. La insulo estas de vulkana origino, kaj ĝi havas areon de proksimume 38 kvadrataj kilometroj kun longeco de 12 kilometroj kaj larĝeco de 5 kilometroj. La plej altaj punktoj de la insulo estas 古岳 [Furudake], kun alteco de 657 metroj, kaj 新岳 [Ŝindake], kun alteco de 640 metroj super la marnivelo. Ekzistas multnombraj termofontoj sur la insulo.

 
la insula vilaĝo Hon-Mura

La insulo estas aktiva vulkano kiu erupciis plurfoje dum la moderna periodo, inkluzive de la 24-a de decembro 1933, kiam pluraj personoj estis mortigitaj kiam lafaj masoj entombigis plurajn vilaĝojn. En 1980, multnombraj eksplodaj krateroj aperis kune kun 800-metra nord-suda fendeto sur la deklivo oriente de Ŝindake. Ŝindake erupciis denove la 4-an de aŭgusto 2014, sen ke homoj vundiĝis aŭ mortiĝis.[1] La ĉefa kratero erupciis en la mateno de la 29-a de majo 2015. Oni provis evakui ĉiujn personojn de la insulo.[2][3]

La insula klimato estas klasifikita kiel subtropika, kun pluvsezono de majo ĝis septembro.

Referencoj redakti