Osumi-insularo
La Osumi-insularo (japane 大隅諸島 [Ōsumi-shotō]) estas insularo en la norda parto de la Rjukju-insularo de Japanio. La insularo etendiĝas suden de la plej suda punkto de la insulo Kjuŝuo ĝis la insulo Amami-Oŝima. Administre, la grupo apartenas al la gubernio Kagoŝima.
Osumi-insularo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Skema mapo de la Osumi-insularo | |||||
grupo de insuloj | |||||
Akvejo | Pacifiko | ||||
Arkipelago | Rjukju-insularo | ||||
Geografia situo | 30° 38′ N, 130° 25′ O (mapo)30.633333333333130.41666666667Koordinatoj: 30° 38′ N, 130° 25′ O (mapo) | ||||
| |||||
Nombro de insuloj | 7 | ||||
Ĉefa insulo | Tanegaŝima | ||||
Tuta areo | ĉ. 1.030 km² | ||||
Loĝantoj | 43 343 (1-a de majo 2015) | ||||
![]() Osumi-insularo | |||||
| |||||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1f/%E5%8D%83%E5%BA%A7%E3%81%AE%E5%B2%A9%E5%B1%8B.jpg/220px-%E5%8D%83%E5%BA%A7%E3%81%AE%E5%B2%A9%E5%B1%8B.jpg)
plaĝo de Tanegaŝima, laŭ la nombro de loĝantoj la plej granda el la Osumi-insuloj
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/53/H2A11001.jpg/220px-H2A11001.jpg)
Starto de raketo de la kosmocentro Tanegaŝima
Geografio kaj loĝantaro
redaktiProksimume tri kvaronoj el la loĝantoj de la Osumi-insularo, iom pli ol 33 000, vivas en la plej grava insulo de la grupo, Tanegaŝima. Jakuŝima, japane 屋久島 [Yakushima], laŭ areo estas la plej granda el la Osumi-insuloj kaj sur ĝi loĝas proksimume kvarono de la loĝantoj de la Osumi-insularo, iom pli ol 13 000. Kuĉinoerabu respektive plene Kuĉinoerabu-ĝima, japane 口永良部島 [Kuchinoerabu-jima], laŭ areo estas la tria plej granda el la Osumi-insuloj.