Kuĉioj
Kuĉioj aŭ Koĉioj (el la persa vorto: کوچ koĉ; signife "migrado") estas Afganaj nomadoj similaj al la arabaj Beduenoj, ĉefe el la triba konfederacio Ĝilji. Kelkaj el la plej elstaraj Kuĉiaj Ĝiljiaj triboj estas Ĥaroti, Andar kaj Ahmadzai. Foje ankaŭ Duranioj povas troviĝi inter Kuĉioj, kaj foje ankaŭ kelkaj baluĉoj inter ili faras paŝtistan nomadan vivostilon.[1] En la paŝtuna lingvo, la terminoj estas Koĉai (singulare) kaj Koĉian (plurale). En la Persa lingvo, "Koĉi" kaj "Koĉiha" estas la singulara kaj plurala formoj (respektive).
ReferencojRedakti
- ↑ NPS Program for Culture and Conflict Studies at NPS - Home. nps.edu.
BibliografioRedakti
- Vogelsang, Willem. 2002. The Afghans. Blackwell Publishers, Oxford. ISBN 0-631-19841-5