Provinco Panĝŝir

provinco (velajat) de Afganio

Panĝŝir (ankaŭ Panjshir, Panjshar kaj Panjsher, laŭvorte "kvin leonoj", perse پنجشیر) estas unu el la la 34 provincoj de Afganio. Ĝi fondiĝis kiel memstara provinco la 13-an de aprilo 2004. La provinco en 2007 havis proksimume 145 000 loĝantojn[1] kaj la provinca teritorio kovras areon de 3.610 km². La provinca ĉefurbo estas Bazarak. En la provinco precipe parolatas la persa lingvo (Farsi) kaj la loĝantoj estas plejparte taĝikoj. La provinco kaj ties ĉefurbo situas ĉirkaŭ 100 km nordoriente de la afgania ĉefurbo Kabulo.

Provinco Panĝŝir
Administra unuo/Provinco
provinco de Afganio [+]

LandoAfganio

Supermara alteco4 226 m [+]
ĈefurboBazarak
- koordinatoj35° N, 70° O (mapo)35.427569.735Koordinatoj: 35° N, 70° O (mapo)
Akvokolektejo3 610 km² (361 000 ha) [+]
Areo3 610 km² (361 000 ha) [+]

Loĝantaro176 000 [+] (2022)
Denseco48,75 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+04:30 [+]
ISO 3166-2AF-PAN

Provinco Panĝŝir (Tero)
Provinco Panĝŝir (Tero)

Provinco Panĝŝir (Afganio)
Provinco Panĝŝir (Afganio)
DEC

Map
Provinco Panĝŝir
Vikimedia Komunejo:  Panjshir Province [+]
vdr

Ahmad Ŝah Masud, konata kiel "la leono de Panĝŝir", estis konata afgana armeestro, kiu estis murdita la 9-an de septembro 2001 per suicidaj atakistoj. Li organizis la defendon de la valo dum la afgania interna milito kaj la sovetunia invado de Afganio ĝis la retiriĝo de la Ruĝa Armeo. Ankaŭ dum la ŝtata regado de la Talibanoj la provinco Panĝŝir neniam povis esti konkerita.

Eksteraj ligiloj

redakti